Sen Rodin reagas

"'Johan Derks' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <19E6F898D9A64687ACDB3DA91A3AFF86@derks323e21010>
Ĉu la esperantistaro kuraĝas meti la fenomenon de malamikeco al fremduloj ĉe la landlimo en sian tagordon?
Ĉu ĝi entute interesiĝas pri la neceso ekkomuniki translime, ne nur la politikistoj, sed la esperantistoj mem, ĉar nun dividitaj en apartaj landaj asocioj, pasive. 
Ni estas movado por lingvaj rajtoj, diras la Manifesto de Prago. Derks diras: Ni estas ankaŭ movado por homaj rajtoj, por helpi establi "internacian protektadon" (art. 14 de la Homaj Rajtoj).



Sen Rodin reagas:

De longe via demando turmentas min kaj mian edzinon. Ĉiutage ni spektas tragedion: milionoj da homoj fuĝas de siaj landoj trafataj de kruelaj plagoj - militoj, masakroj, dezertiĝo, malsato, soifo, malsanoj - kaj petas helpon kaj rifuĝejon al ni, loĝantoj de la plej riĉa kontinento de la planedo. Temas pri amasa migrado simila al tiuj, pri kiuj parolas la "sanktaj libroj" de pluraj religioj. Kaj ni, kleraj civilizitaj eŭropanoj, kion ni faras?

            Ni konstruas murojn, mobilizas niajn policojn-armeojn-militŝiparojn por bari al ili la vojon, repuŝi ilin, igi ilin droni milope en Mediteraneo aŭ sufokiĝi en kamionoj; aŭ ni perforte resendas ilin, ligitajn kiel bestoj, al iliaj devenlandoj, kie atendas ilin certa morto; aŭ, en plej milda okazo, ni fermas ilin en koncentrejojn  kaj igas ilin vivi en subhomaj kondiĉoj dum monatoj kaj jaroj. 

            Tia situacio vekas ja la protestojn de et-eta minoritato, sed samtempe ekscitas la sovaĝan instinktan egoismon de rasismaj, ksenofobaj, faŝismaj, novnaciismaj movadoj. Kiel ĉiam okazas en similaj cirkonstancoj, ili serĉas la "propekan kapron": en la 30aj jaroj la hebreojn, hodiaŭ la migrantojn.

Legu pli ......



Por donaci al UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees = UN-a Alta Komisaro pri Rifuĝintoj) guglu donate.unhcr.org en via lingvo.



Johan Derks
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.