Balkana Verda Stelo 2015-3 [1 Attachment]

"'Johan Derks' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <A7342BFD4D6F4FD8883807C7792851F3@derks323e21010>
Saluton al membroj de tiu chi listo (se vi konsentas pri komprenigho inter popoloj kiel chefa celo de Esperanto) !

Aperis la numero 2015-3 (septembro) de Balkana Verda Stelo, el kiuj 22 traktas aŭ fotas la dramon de rifuĝintoj en Eŭropo.

BVS estas altnivela periodaĵo, kiu aperas kvarfoje jare kaj kostas € 16,00

(€ 30,00 por du jaroj au du samadresaj abonoj, € 58,00 por du jaroj por du samadresaj abonoj).

Mi kunsendas la pdf-dokumenton de tiu chi numero en protektita formo. Vi provu la legadon; en chiu vorto unu litero estas shanghita.

La septembra numero povas aparte esti mendita kontrau € 5,00 al la konto bvst-n de UEA (NL72 INGB 0000 3789 64)



21 paĝoj traktas la situacion de balkanaj landoj konfrontitaj de la alfluo de dekmiloj da rifuĝintoj.

La aliaj temoj estas:

Literaturo: 
- Espero de Iris Otto 20 
- La pura vojo de Ivan Vazov 22 
- limerikoj de Valentin Melnikov 25 
- Ŝercoj de Mirić Jadranka 25 
Novaĵoj pri la E-movado: 
- Internacia Amikeca Renkontiĝo en Brežice 26 
- Poezia Vespero dediĉita al Venelin Mitev en Razgrad 28 
- Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015 29 
- Rimarko el Rumanijo pri la UK 30 
- Ekstera observanto pri la rezolucio en Lillo 31 
- 13-a renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj 31 
- Rezultoj de KER-ekzamenoj en Subotica, 30-5-'15 32 
- Raporto de Stela pri 26-a IJS en Szentgotthárd, Hungarijo 32 
- Publika letero de Marian Vochin el Rumanijo 33 
Ĉu vi konas la Fundamenton de Esperanto? 35

Mi financas la revuon dum la unuaj du jaroj. Post tio mi retiriĝos.
Esperantistoj el la tuta mondo komprenu la gravecon subteni la agoniantajn balkanajn movadojn per abono.

Johan Derks
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.