BVS, interaktiva papera revuo

"'Johan Derks' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <5A4D07B01F0A4B1493BB5B1E0A2D02CE@Johannes>
Karaj listanoj,



La abonantaro de revuo Balkana Verda Stelo kreskas. Ĝi estas papera revuo, ĉar, male al retprezentaĵoj, 

presitaj tekstoj restas parto de Esperanta kulturo. Ili estas palpeblaj, alireblaj sen teknikaĵoj kaj ĉiam citeblaj.

Tamen vi povas vidi laŭvortan tekston de la septembra numero en la reto, kvankam. Nur klaku kaj vi ricevos misliterumitan tekston.



La sukceso de BVS kiel translanda revuo por sudorienta Eŭropo, celante kontaktojn kaj reciprokan informadon inter individuaj esperantistoj, kluboj kaj landaj asocioj,

dependas ankaŭ de kontribuoj de kluboj kaj individuoj kiel vi.



Por la decembra numero mi petas vian kunlaboron pri jenaj temoj:

1.       Esperanto ne facile enprenas novajn vortojn por gentaj objektoj kaj kulturaĵoj. Ekzemple opanak, tradicia ŝuo en sudorienta eŭropo, ne estas esperanta vorto, sed eble ĝi devus esti tio (opanko). Se vi konas similajn vortojn por aferoj en via regiono, bonvolu raporti ilin, prefere kun bildo kaj propono pri taŭga esperantigo.

2.        La redakcio volas intervjui personojn, kiuj aktivas por civilaj aŭ homaj rajtoj (por virinoj, rifuĝantoj, gejoj, esperantistoj, bestoj, malaperintoj, infanoj, romaoj, azilpetantoj, edukado pri seksrilatoj, libereco de esprimo ktp). Ili ne necese estu esperantistoj. Se vi aŭdis pri iu tia persono, bonvolu mencii lin/ŝin al mi, kun telefonnumero aŭ retpoŝtadreso.



La abonkotizo estas 16 eŭroj (malpli, se vi abonas por pli da jaroj samtempe, petu informon).  

Se vi havas konton ĉe UEA, vi sendu mesaĝon al [email protected], petante transkontigi 16 eŭrojn al la konto kun kodo bvst-n. 

Se ne, vi pagu al UEA (vidu http://uea.org/alighoj/pagmanieroj) kun mencio de bvst-n kaj informo al mi pri via adreso). 

Serboj pagas al RS35275001102499458448 je la nomo de Johan Derks.



rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,

Johan Derks
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.