| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Saluton!
La nova grupo estis starigita antaux kelkaj jaroj kiel privata grupo,
tiel ke estos pli facile pritrakti troladon kaj sabotadon de konstruaj
diskutoj pri Esperanto. Por aligxi, bonvolu skribi al mi persone. Ni ne
akceptas anonimajn aligxojn.
Mi aligxis al esper-brit en 2003 kiam mi estis Informa Oficisto de
Esperanto-Asocio de Britio, specife por eltrovi, cxu eblas uzi gxin por
diskutado pri la renovigo de la Esperanto-movado en Britio. Mi rapide
konkludis, ke tio ne eblas.
Mi klarigu, ke mi en la fruaj sepdekaj jaroj estis malantaux la publico
por la Universala Kongreso en Londono en 1971, kaj gajnis cxirkaux 300
menciojn en la brita gazetaro, inkluzive de kelkaj tre influaj gazetoj.
Tio inkluzivis favoran redaktoran artikolon en la skota eldono de la
Times Educational Supplement. Kaj mi arangxis diversajn intervjuojn por
Ivo Lapenna (Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio) kaj John Wells
(Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato). Post tiu kongreso mi estis
invitita eniri la Estraron de Brita Esperantista Asocio (Inc) por
organizi la informadon. Tie mi starigis aktivan teamon, kaj ni
plialtigis en tri jaroj la nombron de gazetaraj artikoloj unu jaro gxis
989, kaj en 1974 post la nacia parlamenta baloto plimulton en la
malsupra cxambro por la Esperanta Parlamenta Grupo. Pro tiuj spertoj mi
estis en 2003 dungita kiel Informa Oficisto.
La reagoj en esper-brit estis negativaj. Unu membro, Ed Robertson,
insistadis, ke ni ne diskutu pri Esperanto, sed nur en Esperanto. Renato
Corsetti kaj mi provis eltrovi lian motivon. Fine mi demandis al li, kio
ajn estas lia motivo, cxu eblas ke estas homoj en Esperanto-komitatoj
kiuj faras same. Tio kauxzi erupcion. Dermod Quirk protestis, ke ankaux
Ed rajtas esprimi siajn opiniojn!
Mi faris la demandon, cxar estis jam evidente ke en la Estraro de EAB la
Vicprezidanto, David Bissett, sxajne havis similan filozofion. Sed kiam
okazis la erupcio mi gxuste divenis, ke Ed Robertson mem estas en
Esperanto-komitato. Do mi kontrolis la Estraron de Skota
Esperanto-Asocio, kaj eltrovis, ke li estas en la Estraro kune kun David
Bissett, kaj estis redaktoro de Esperanto en Skotlando, kaj pasinta
Prezidanto.
Tiu estis la komenco de la rakonto. Jes, evidentigxis esti Rauxmisma
transpreno de la Esperanto-movado en Britio, kiun mi esploris en 2005 de
majo gxis decembro. En decembro mi sendis al la Prezidanto John Wells
konfidencan malnetan raporton, en kiu mi evidentigis, ke la kontoj kaj
la protokoloj ne kongruas. Tion mi esploris, cxar nenie estis menciita
gxuste kiom da kapitalo ili havas, nek en la protokoloj nek en la
kontoj, dum la kasisto insistas ke ili formangxas la kapitalon, kaj pro
tio ne havas monon por varbi kaj informadi.
Laux la protokoloj la kapitalo dauxre falis de 1993 gxis 1999, kaj laux
miaj kalkulitaj ciferoj la kapitalo dauxre kreskegis dum tiu periodo.
Tuj venis minacoj de aliaj Estraranoj. Mi ne toleras minacojn, kaj tio
estis la sola kialo, ke mi estis kandidato por la Estraro en 2006. John
Wells lancxis ferocan kaj mensogan atakon kontraux min en la jarkunveno,
kaj tio estis la fino de mia reputacio en la brita Esperanto-movado, por
kiu mi laboradis ekde 1962. Mi restis dumviva membro de la asocio, sed
mi ne povis publikigi ion ajn en EAB Update, kaj mi petis al ili ecx ne
sendi al mi La Britan Esperantiston, pro la personaj atakoj kiujn
faradis la redaktoro, Paul Gubbins, la nuna Prezidanto de UEA. Gxis 2011
la solaj aferoj kiujn mi sukcesis publikigi en EAB Update kvazaux
responde al la lavango da personaj atakoj kontraux min estis en la
200-vortaj elektodeklaroj antaux la jarkunvenoj. Tio estis la sola kialo
ke mi plurfoje kandidatigxis kiel Prezidanto.
Estis evidente, ke la sabotado kiu okazis en tiu Yahoo-grupo esper-brit
okazis ankaux en la Esperanto-komitatoj. La plimulton de tiuj homoj mi
konis dum multaj jaroj, kaj do mi povis gajni pli profundan komprenon de
la personectipoj ol povus iu ekstera observanto. Nur en 2011 mi sukcesis
persvadi al la redaktoro de EAB Update publikigi artikoleton mian pri
miaj eltrovajxoj. Komence li rifuzis, sed poste akceptis, ke mi faru
kondicxe ke mi ne kritiku la komitaton. Tio estis granda atingo, cxar la
redaktoro ecx rifuzis paroli kun mi kiam ajn ni hazarde renkontigxis
post 2005. La rezulto tamen estis, ke la kasisto fine akceptis, ke miaj
ciferoj estas gxustaj, kaj nur tiam mi akuzis, ke sxi falsigis la
situacion rilate al la kapitalo en la komencaj jaroj de sia kasisteco.
Tuj poste sxi 'emeritigxis'.
Fine iuj el ni starigis novan esper-brit, sed uzis Google anstataux
Yahoo, kiel privatan grupon. Troloj ne estas bonvenaj, sed pozitivaj
Esperantistoj ja estas. Mi faris mian eblon inkluzivi ankaux
eksterlandajn samideanojn, por ke ili povu helpi reinjekcii iom da
intereso, energio, kaj nova sento en la britan movadon.
Kaj mi dauxrigis mian esploradon kaj eltrovis pli kaj pli kaj pli. En la
nova grupo eblas diskuti pri tiaj aferoj; nenio estas tabua, kondicxe ke
gxi rilatas al Esperanto en Britio.
Do se vi volas aligxi, bonvolu sendi kelkajn informojn pri vi mem, al mi
cxe [email protected] .
Kore salutas Ian
On 06/01/2016 14:56, jn1057 [email protected] [esper-brit] wrote:
> Hi!
>
> No, I didn't realize that yahoo was an old group that has been replaced by Google either!
>
> Nor do a number of people as I've been getting messages and newsletters from that group for months!
>
> Can I be told the new Google group please?
>
> Many thanks
>
> "Ian Fantom [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> wrote:
>
>> Dankon,Bert.Cxuvikonstatis,kevisendisallamalnovaYahoo-grupokajneallaGoogle-grupoesper-brit?KoresalutasIanOn06/01/201600:08,BertoŜ[email protected][esper-brit]wrote:Enyoutubenuntroveblasfilmetoj(videoj)deblindahomonomata*IdjiXuan*.EnlafilmetoEsperantokajrunoj,limontrastiunrunonkiunuzislanaziaorganizoSS.Liprovaskontaktie-istojn,sedplurajtrovisliajnmesaĝojnstrangakajnerespondisLiĉeestislastaĝonAŬTUNE2015enGreziljonokajkondutisinsulte,kverele,manipuleme.Lialiĝissublanomo*AlainSchmitt*kunjunahelpantino,loĝurboF-54200ToulIudelikontaktitae-istoenketiskajtroviskeliestisguruodeeksasektoMinhVacmahttps://www.google.com/search?q=minhvacma#q=minhvacmaalainschmittenF-57440Algrange,kondamnitaalprizonojenMalto,poste1jaronenFrancujo,promistrakto,kidnapo,mon-eldevigo.*Estudoatentema,*sev
ilegaslanomon*IdjiXuan*Misendastiunĉumesaĝonalplurajlandajlistoj,kieslingvojnliparolasaŭtradukigas**.**...**
------------------------------------
Posted by: Ian Fantom <[email protected]>
------------------------------------
------------------------------------
Yahoo Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
[email protected]
[email protected]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[email protected]
<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/