Kunveturado al IJF en Italio
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
de: Tim Morley <[email protected]> Saluton al ĉiuj. Mi planas denove ĉeesti la IJF-on je pasko, ĉi-jare en Pesaro, kaj mi esploras la eblon iri per aŭto anstataŭ flugi. Se vi, aŭ iu konato, ŝatus eventuale kunvojaĝi en mia malmulte poluanta aŭto, bonvolu kontakti min. Vi rajtas plusendi la mesaĝon al eventuale interesitaj homoj. Antaŭdankon pro tio. Informe, mi verŝajne ekveturos de Kembriĝo tre frue je merkredo la 23-a de marto por atingi Pesaron je la fino de tiu tago, kaj revenos je mardo 29-a. Ĝis baldaŭ! Tim --- Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus. https://www.avast.com/antivirus