Pri la KER-ekzameno en Lonfono - ĝenerala informo [2 Attachments]

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
la redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj.
Jen estas kelkaj informoj pri ĝi:
----- Titolo: Okazigu KER-sesion en via urbo Kategorio:


  Novaĵoj


    Okazigu KER-sesion en via urbo

*Kategorio:*Edukado;*Dato:*2016-02-29 11:55:02

Edukado.net, komisiita de UEA, ankaŭ en 2016 organizas KER-ekzamenojn.

	

La plej proksimaj tri ekzameneventoj okazos en aprilo, junio kaj julio.

La*16an de aprilo **en Francio / Greziljono/ *kaj*en Rusio / Moskvo. *

La*4an de junio okazos la 5a Tutmonda ekzamentago*, al kiu aliĝis jam 9 
urboj de 8 landoj.

La*tria ekzamenperiodo estos dum la Universala Kongreso en Nitro, Slovakio*,

la 29an de julio.

Al ĉiu menciita ekzamentago eblas kupli ekzamenojn en aliaj lokoj.

*Se vi volas okazigi en via urbo KER-sesion,
*

*bonvolu senprokraste kontaktiKatalin Kovats 
<mailto:[email protected]>aŭ rekte plenigi la petformularon 
<http://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj>.
*

Por aprobi vian peton necesas, ke vi havu minimume 5 kandidatojn el ajna 
nivelo.

*Aliĝi al la ĉi-jaraj sesioj eblas ĉi tie. 
<http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj>*

Estus bone se en kiel eble plej multaj organizaĵoj kaj kluboj oni 
opinius necese ekzameniĝi

kaj tiel pruvi ankaŭ en sia medio la gravecon de Esperanto.

La konsilio de Eŭropo kaj la Asocio de Lingvoinstruistoj kaj Testistoj 
de Eŭropo (ALTE <http://www.alte.org/>) agnoskis jam niajn ekzamenojn.

Ni deziras, ke ili ankaŭ en nia komunumo estu gravaj kaj prestiĝaj.

*Inter la jaro 2008 kaj 2015 entute ekzameniĝis sukcese 1687 kandidatojn 
el 66 landoj. *

Pli detalajn informojn pri ili vi povas trovi*ĉi tie 
<http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko>*kaj en la *statistika paĝo 
<http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kandidatoj>*troveblas 
ankaŭ laŭjaraj statistikaĵoj.

<http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko>







---
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
https://www.avast.com/antivirus
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.