Jam 160 aliĝintoj por la Germana Esperanto-Kongreso , Munkeno, pentekosto 2016

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Volonte plusendu al pliaj retlistoj kaj eblaj interesitoj)


      Jam 160 aliĝintoj por la
      Germana Esperanto-Kongreso, Munkeno,
      dum pentekosto 2016, 13-a ĝis 16-a de majo

Pli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso en 
la bavara ĉefurbo en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas 
jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute 
temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, 
Italio, Francio, Portugalio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, 
Kroatio, Rusio, Ukrainio, Usono kaj Brazilo.


        125-a jubileo de la Munkena Esperanto-klubo

Aktuala okazo por la kongreso en Munkeno estas la ĉi-jara 125-jara 
jubileo de Esperanto en Munkeno - la "Societo Esperantista München" 
estis fondita la 3-an de januaro 1891. Por aparte festi la jubileon la 
Munkena klubo invitas al festa kunveno en la unua kongresa vespero.
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/vendredo-1352016


        "Ukrainio kaj Rusio - du ŝtatoj, ĉu fratoj?"

En la programo estas diversaj prelegoj, ekzemple pri "Ukrainio kaj Rusio 
- du ŝtatoj, ĉu fratoj?" kaj "La Biblio en planlingvoj - de Volapuko ĝis 
Esperanto".


        Koncertos Kajto kaj Attila Schimmer

Koncertas en Munkeno la konata grupo Kajto el Nederlando (sabate) kaj la 
aŭstro Attila Schimmer en la dimanĉa vespero.


        Ekskursi al Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo

Por konatiĝi kun Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo okazos diversaj promenoj kaj 
ekskursoj: Oni vizitos la aŭtomobilan mondon de BMW, rigardos la 
Ludoviko-antaŭurbon kaj krome allogas ekzemple la malnova urbocentro, la 
secesia stilo kaj la Olimpia parko kun pacpreĝejo.
https://www.esperanto.de/eo/gek2016/programo


        Renkontiĝu kun ni en Munkeno, urbo samtempe malnova kaj moderna!

Ne maltrafu la Germanan Esperanto-kongreson en Munkeno, malnova urbo 
samtempe tradicia kaj moderna. Urbo iom proksima de Ĉeĥio, Aŭstrio, 
Svislando kaj eĉ Italio kaj Francio. Festu la 125-an jubileon de la 
Esperanto-vivo en Munkeno kun ni ĉiuj en internacia rondo!

Jen la aliĝilo
https://www.esperanto.de/de/civicrm/event/register?id=6&reset=1

Sincerajn salutojn kaj koran bonvenon en Munkeno

Karl Breuninger
Uli Ender

por la organizantoj


-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.