Prezidanto de UEA prelegos en KK E ĉi-vendrede

"'Johan Derks' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <F2930F1275EA460ABEFDDF9FE10622F6@Johannes>
Chu la diskuto post la prelego ankau estos elsendata?

Mi estis entuziasma pri la libro “UEA en konscio de Esperantistoj”, de Zbigniew Galor kaj Pietiläinen aperinta en august 2015 kaj komentis (mesagho 27172) en tiu-chi retdiskutlisto:
Mi estas ravita pro la enhavo de la libro "UEA en la konscio de esperantistoj", char
1. Ghi estas sistema kaj profunda
2. resendas al multaj antauaj sociologiaj studoj
3. uzas ne nur statistikan rigardon, sed ankau faras kvalitecan esploradon de tekstoj kaj fenomenoj
4. kuraghas fari klarajn interpretojn kaj konkludojn
5. ripetas librofine la enhavon resume kaj konklude

En mesagho 27186 Probal Dasgupta skribis:
Mi skribas por firme kaj aplaude jesi chion, kion diras Johano chi-sube pri la enhavo, kaj kungratuli la autorojn kaj la eldonejon. Mi pardonpetas, ke mi ne sukcesis mem verki tian afishon post kiam mi legis la libron.

kaj Fernando Maia Jr. en mesagho 27197:
Dankon JD kaj Probal, mi serchos tiun libron. Kava Pech ja eldonas elstare. :) Redankon ambau pro tiu konciza instigon legi E-libron. JD, chu vi ne volas ghin aldoni al la katalogo de UEA? Utilas.
Bedaurinde la libro jam estas ne plu havebla che UEA, sed provu http://www.retbutiko.net/ (€ 15,=).

Granda estis mia surprizo, kiam la prezidanto de UEA en la decembra numero de revuo Esperanto, pagho 257, recenzis ghin en ege negativa maniero.
Li tie eligis opiniojn, kiujn li subtenas per neniu ekzemplo. Prenu lian aserton:

Kelkrilate ili ŝajnas apogi la tezon pri “krizo” – unu ĉapitro eĉ traktas viziojn pri “ruiniĝanta UEA” – sed multo en la libro ne pravigas tian alarmismon. 

Fettes simple sugestas ke Gabor kaj Pietiläinen trudas sian starpunkton (pri “krizo”) al la legantoj. Por la prezidanto la krizo estas simple indikoj pri neevitinda ŝanĝoprocezo.

Nur suprajha enrigardo de la libro jam, sendepende de la opinioj de la redaktantoj – montras krizan situacion.

Estas konate ekde 2008 (?), kiam Mark Fettes prezentis sin unuafoje kiel la kronota nova prezidanto dum Malferma Tago de UEA, malshatas la reorganizadon de asocio surbaze de FLAM-analizo. 

Tial li certe ne menciis en sia recenzo la alarmajn rezultojn, kiujn tiu donis en la libro de Galor kaj Pietiläinen:

  Lamaj estas strukture: Absolute malnovega stilo de administrado, mankas modernaj metodoj; Fortaj: tre organizita kaj klarcela strukturo;

  Lamaj estas efikoj: Sektismo, ripeto de ritoj kaj kutimoj; Fortaj: UK-oj kaj aliaj servoj

  Lamaj estas rimedoj: Malghustaj financaj agadoj; Fortaj: tutmonda membraro per unusola lingvo

  Lamaj estas ideoj: Malaktiva neutraleco; fortaj: Respekto al homaj rajtoj rilate al internacia komunikado

  Lamaj estas funkcioj: Nefidinda informado pri si mem kaj precipe nekomprenebla funkciado de la gvidanta aparato (inkluzive de balotoj); Fortaj: pro ghia relativa universaleco ghi kapablas interrilatigi multajn deivresajn esperantistajn mediojn

  Lamaj estas historio: Rigardas nur al pasinteco, ne serchas novajn vojojn kaj ideojn; Fortaj: Longa historio

Se la leganto volas, ghi krucigu kiuj fortaj kaj lamaj punktoj lau ghi estas atribueblaj al la funkciado de la Estraro kaj kiuj estas atribuebalaj al la membroj au al la ekstera mondo, 

tiam oni ne nur ricevas pli precizan konscion de UEA, sed ankau pli precizan konscion de ghia(j) Estraro(j).



Plezuran auskultadon!



Johan Derks




From: [email protected] [uea-membroj] 
Sent: Wednesday, March 16, 2016 4:52 AM
To: [email protected] 
Subject: [uea-membroj] Prezidanto de UEA prelegos en KKE ĉi-vendrede
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Mark Fettes, prelegos en Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). Tiu aranĝo okazos la 18-an de Marto, je la 18h00 (BR)/21h00 (UTC), kadre de la projekto “Fenestro al la mondo”.
Profesoro Fettes pritraktos la temon "La graveco de UEA por la kunordigo de la tutmonda E-movado". Post la parolado, la ĉeestantoj faros demandojn al la preleganto.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.