La Esperanto-Asocio de Britujo, EAB, grandanime promesis repagi la
ekzamenkotizojn de la KER-ekzameno al ĉiuj esperantistoj britaj, aŭ
daŭre loĝantaj en Britujo, kiuj pretas partopreni la ekzamen-sesion en
Londono la 4-an de junio 2016-a. [devas esti maniero kontraŭstari la
referendumon por eliro de Britujo el EEU, sed ni ne parolu pri politiko]
Mi jam trovis kelkajn interesiĝantojn, sed la repag-promeso validas por
dek homoj. Ni celu tiun numeron.
Bonvolu legi en esperanto.org.uk/events/ekzamenoj/
<http://esperanto.org.uk/events/ekzamenoj/> aŭ rekte kontakti min,
Renato Corsetti <[email protected]>.
Ne timu, la KER-ekzamenoj estas tre serioza afero, sed, se ni povas
interparoli pli frue mi instigos vin elekti ekzamen-nivelon, kiu estas
unu ŝtupon sub via vera nivelo, kaj la sukceso estos certa.
Amike
Renato
Reĝa Komisiono por KER-ekzamenoj
--
/Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
/tel. +393286315655, +447943137891 [email protected]/
---
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
https://www.avast.com/antivirus
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not
affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for
the content of articles, which is written by their respective authors.