Balotoj por B-komitatanoj farighis denove superfluaj. La estraro praktike jam estas formita.
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <03DB7D160BF4401FAE262453C73EA70E@Johannes> |
Al la membroj de multaj retdiskutlistoj, saluton ! Mi rekomendas al vi legi la leteron de leganto en “Libera Folio” kun la titolo: Derks, tria aspiranto por B-kandidateco, kiu rezignas pri ĝi. kaj resumas: Kvin jaroj perdiĝis pro rezisto al perreta voĉdonado kaj paranojo pri adaptiĝo de la Statuto. Esence tiu Statuto datumas el Kolonjo, 1933, kiam forĝiĝis monstra ligo inter la neŭtrala movado kaj landaj asocioj, infektitaj de naciismo. Nun evidentas plej akre la absurdeco de balotado por B-komitataneco, kiu ĉefe funkcias kiel antaŭselekto de (re)nomumebluloj en Estraro, kun asisto de kontraŭdemokrata organo Elekta Komisiono. Ĉio en kontraŭeco al la unua statuta celo de UEA: disvastigi la Internacian Lingvon. La membroj postulu triobligon de la nombro da B-komitatanoj kaj sankcion pri ne-funkciado de A-komitatanoj. Dankon pro atento. Bonvolu levi la demandon pri la unua celo de UEA kaj la reprezentiveco de la komitatanoj en via landa asocio. Samideano Johan Derks http://www.liberafolio.org/Members/Johan_Derks/derks-tria-aspiranto-por-b-kandidateco-kiu-rezignas-pri-gi-br-emilio-cid-kaj-kvin-eks-estraranoj-okupos-la-ses-lokojn