Aperigi senpage artikolojn pri Esperanto en Britio
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Pro tio, ke en Nitro partoprenos 27 kongresanoj el Britio, estas granda ŝanco por aperigi senpage artikolojn en la loka gazetaro. Povas esti interesa al la loka gazetaro la fakto, ke loka loĝanto vojaĝos al Slovakio por debati kun diverslandaj delegitoj pri socia justeco kaj lingva justeco en internacia kongreso, kie pli ol 1200 homoj el 60 landoj diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj. La agado estas relative simpla, ĉar ni pagas nenion por sendi retmesaĝojn al redakcioj. En la pasintaj jaroj multaj homoj sukcesis aperigi artikolojn per ĝi. Per la Gazetara Kampanjo pri la UK de UEA, pluraj artikoloj jam aperis senpage tra la mondo en la pasintaj jaroj. Vi povas kontroli la aperintajn artikolojn ĉe www.gazetaro.org/2016/rezultoj.htm UEA invitas vin konatiĝi kun tiu kampanjo per la paĝo www.gazetaro.org , spekti filmeton kun klarigoj https://youtu.be/siVZPQ7c4xA ) kaj kontribui al ĝi laŭ viaj ebloj. amike, Emilio Cid cid.emilio (@) gmail.com Zorgantoj pri Informado http://uea.org/vikio/Zorgantoj_pri_informado ------------------------------------ Posted by: Emilio <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/