Chu iu pretas revizii tiun tekston?
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=YV_2YOy1aCK+M=LK9DgQ4QJFtWigiQUqk1RKxRjiZgYg@mail.gmail.com> |
---------- Forwarded message ---------- From: eddy raats <[email protected]> Date: 2016-08-08 14:30 GMT+01:00 Subject: lingva problemo To: Renato Corsetti <[email protected]> Kara Renato, Mi ne scias ĉu vi povas helpi. Mi serĉas esperantist(in)on denaske anglaparolanton kiu pretas kontroli anglan tekston. Jen la rakonto: Esperantisto samklubano, opiniis ke miaj libroj 'La longa vojago kaj post pluvo' estas ege legindaj kaj kortuŝaj. Li decidis traduki la Eo-version en la anglan. Li surdiskigis la tradukon kaj donis ĝin al mi dirante: "Jen faru per ĝi kion vi volas mi ne celas profiton. Se vi eldonos ĝin estas via afero, same kiel la eventuala profito" Mi apenaŭ balbutas la anglan lingvon, do ne kapablas juĝi ĉu la traduko taŭgas aŭ ne. Cetere mi ne konas denaskanglan parolantulon por kontroli la tradukitan verkon. Fakte temas pri du libroj, bedaŭrinde li tradukis nur la duan. Sciu, ke oni prefere legu ambaŭ sinsekve. La tradukisto ne estas denaskulo sed ja multajn jarojn vivis en Usono. Mi disponigos la originalajn Eo-librojn kaj, sur disko, la anglan version de la dua libro. Mi dezias scii ĉu la traduko fidindas kaj la lingvastilo acepteblas por eldoni. Se jes mi petos lin traduki ankaŭ la unuan verkon. Antaŭdankon pro la atento. Amike Eddy -- *~~~* *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447399273515 [email protected] <[email protected]> <[email protected]>*