Esperanto en la gazetaro de Britio

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
*Esperanto en la gazetaro de Britio*

         Nun estas taŭga oportuno por aperigi artikolojn pri Esperanto 
en via regiono, ĉar la redakcioj eble interesiĝos pri la travivaĵoj kaj 
spertoj de iu samlandano via, aŭ en la ĵus finiĝinta Universala Kongreso 
en Nitro.  Ne gravas ĉu vi mem ne partoprenis la kongreson. *Gravas, ke 
estis 27 kongresanoj el Britio*.    Nun vi havas la ŝancon fariĝi 
raportanto de informoj al la mondo.

         En la paĝo www.gazetaro.org <http://www.gazetaro.org> vi trovos 
sugestatan tekston de la Gazetara Kampanjo de UEA pri la UK, jam 
tradukitan al pluraj lingvoj, kaj kiun vi povos adapti al viaj lokaj 
cirkonstancoj.  Fotoj povas igi vian raporton eĉ pli interesa, krom viaj 
propraj, en nia paĝo estas ligilo al centoj da aliaj interesaj fotoj.

          Se vi volas agi eĉ pli efike, krom sendi artikolon, vi povas 
ankaŭ aranĝi prelegon en la angla en via klubo pri la kongreso.  Tio 
estus loka fakto, kiu certe interesos al redakcioj.


Dankon,

Emilio Cid
Estrarano de UEA pri informado

www.gazetaro.org <http://www.gazetaro.org/>
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.