[email protected] [1 Attachment]

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Ĉi tiu mesaĝo estis vaste dissendita de la nova estrarano de UEA pri 
informado. Ĉu iu en Britujo au ankau nur en Londono okupiĝas pri 
komunikoj al la gazetaro?

Naive demandas Renato*
*

*
*

*Esperanto en la gazetaro de via regiono*

         Nun estas taŭga oportuno por aperigi artikolojn pri Esperanto 
en via regiono, ĉar la redakcioj eble interesiĝos pri la travivaĵoj kaj 
spertoj de iu samlandano via, aŭ en la ĵus finiĝinta Universala Kongreso 
en Nitro.  Ne gravas ĉu vi mem ne partoprenis la kongreson.    Nun vi 
havas la ŝancon fariĝi raportanto de informoj al la mondo.

         En la paĝo www.gazetaro.org <http://www.gazetaro.org> vi trovos 
sugestatan tekston de la Gazetara Kampanjo de UEA pri la UK, jam 
tradukitan al pluraj lingvoj, kaj kiun vi povos adapti al viaj lokaj 
cirkonstancoj.  Fotoj povas igi vian raporton eĉ pli interesa, krom viaj 
propraj, en nia paĝo estas ligilo al centoj da aliaj interesaj fotoj.

          Se vi volas agi eĉ pli efike, krom sendi artikolon, vi povas 
ankaŭ aranĝi nacilingvan prelegon en via klubo pri la kongreso.  Tio 
estus loka fakto, kiu certe interesos al redakcioj.


Dankon,

Emilio Cid
Estrarano de UEA pri informado

www.gazetaro.org <http://www.gazetaro.org/>




-- 
/Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
/tel. +393286315655, +447943137891 [email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.