(unknown)

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=bMA0ZyTLWeJV-gfAVB_2HvVukqWwOjztc=DqGSN0TE=g@mail.gmail.com>
Ĉu iu emus helpi la asocion AVE partopreni la kongreson de verduloj en
Livelpulo venontan jaron?

Amike

Renato

Karaj geamikoj,

mi timas AVE ne partoprenas en Liverpool (2017-03-30 ghis 04-02) , mi
sentos grandan honton !
http://greens2017.org/
Mi esperas ke la Angla ne estos la sola lingvo tie.

AVE partoprenis la Tutmondajn Kongresojn de la Verdaj Partioj en Canberra
(2001), Sao Paulo (2008) kaj Dakar (2012) - dank' al regionaj
esperantistoj. Nia traduko de la Tutmonda Charto trovighas sur la retejo de
Global Greens (inter malmultaj aliaj lingvoj).

Mi ja komprenas, ke tiuj kiuj jhus partoprenis la kongresojn de SAT kaj
UEA, ne emas jam denove alighi al la sekva. Tamen, se ni volas ne nur
partopreni kiel 1 individuo - sed kiel AVE - ni devas anonci nian
partoprenon nun, kun almenau 3 personoj - do, mi serchas 2 kunlaborantojn.
La programo evoluighas.

Bonvolu - vi - pripensi kaj anonci, se vi estas membro de Verda Partio (au
de parenca partio, au simpatizanto ) , parolas Esperanton, kaj loghas
proksime en Europo - au ie ajn kaj havas sufiche da mono por vojaghi.
AVE almenau pagos la kongres-kotizon.

*Mi anoncas la finon de mia sekretaria agado je la jarfino 2016, se ni ne
sukcesos partopreni.*

Bondezirojn, amike, manfred

----

2016-08-16 Agroforestry – kombini arbaron kun nutrajho-produktado en sekaj
regionoj

Kiu vivas en tre seka regiono, altestimas la pluvon kaj roson (humidecon de
la aero, kiu faletas nokte).

Arboj ankau altiras la nubojn, pli ol ili mem bezonas, kaj transdonas la
surpluson al pli foraj de la maro regionoj.

Mi ja scias, ke ekzistas regionoj, kie en Kalifornio, kie la montaro
bremsas la nubojn, kaj kie El Ninjo kauzas gigantajn arbar-brulojn –
evidente natura fenomeno, char kelkaj arbo-semoj bezonas la fajron por
ek-ghermi.

Tamen, kie oni forhakis arb(ar)ojn ne pensinte pri la re-arbarigo, tie oni
spertas la mankon da akvo – la filmo pri Wangari Maathai montras tion
draste !

Ekzistas praaj kaj pli modernaj metodoj. Ekze- FMNR (farmer managed natural
regeneration) – vi trovos detalan artikolon en la angla, kaj malpli detalan
en la germana, je: en.wikipedia.org Tie vi ankau trovas aliajn ligojn.
Kompreneble oni flegas „sovaghajn“ kaj „frukto-poortantajn“ arbojn, char la
miksajho gravas en la naturo.

Simile en la angla kaj hispana - tre detale: https://en.wikipedia.org/wiki/
Ecoforestry


------------------------------

*~~~*
*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.