| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Pasintjare, dum la Ĝenerala Konferenco de Unesco estis akceptita listo
de datrevenoj solenotaj sub la protektanteco de Unesco en 2017, kaj
inter ili la 100-a mortodatreveno de L.L. Zamenhof (17.04.2017). Tiam
Ludoviko Zamenhof estis proklamita unu el la grandaj personecoj de la
homaro.
Tiu grava okazaĵo portos grandan oportunon por la disvastigo de nia
lingvo. Sed ĝi portas ankaŭ defiojn por realigi ĝin. Tre feliĉe ni
povos kalkuli je la laboro de tre kompetenta esperantisto, ĉar *Barbara
Pietrzak* oficiale akceptis la inviton de la nova Estraro esti komisiito
pri la Zamenhof-Jaro 2017. En sia lasta kunsido, la Estraro
konstatis, ke la Jaro tuŝas pli-malpli ĉiujn agadkampojn de UEA, kaj tio
substrekas la gravecon, havi komisiiton, kiu tre bone konas la
funkciadon de la Asocio kaj kiu jam spertas pri la kunordigado de tiaj
komunaj kampanjoj.
Estis decidita, ke Emilio Cid portos oficialan respondecon pri la Jaro
en la Estraro, sed ankaŭ Sara Spanò kaj Mark Fettes restos proksime
engaĝitaj. Pro la plurkampeco de la Jaro, estos grave havi komunan
laborplanon, kiu laueble estu ankaŭ rete alirebla por kunlaborantoj en
multaj landoj. Nun la respondeculoj okupiĝas pri la kreo de tiu plano
kaj de aliaj utilaj materialoj por individua kaj loka uzado.
Emilio Cid
estrarano de UEA pri informado