(Volonte plusendu al eblaj interesitoj aŭ pliaj listoj.)
Saluton, karaj,
fine de la jaro, de la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016,
okazos en Saarbrücken, apuda la franc-germana landlimo,
*la 15-a Novjara Renkontiĝo (NR) *
kun programo por junuloj, la 8-a Novjara Internacia Semajno (NIS).
Multfaceta programo
Ni invitas vin sperti kun ni la internacian etoson,
la kunestadon de infanoj, junuloj, mezaĝuloj kaj maljunuloj,
la ampleksan programon de prelegoj kaj kursoj, infana programo,
vesperaj programeroj, iom da promenoj kaj ekskursoj
kaj festi kun ni la novan jaron dum la silvestra nokto.
Filmeto pri la pasintjara NR
Kelkajn impresojn de partoprenintoj en la pasintjara NR
kaj korusan kanton
vi trovos en filmeto ĉe Youtube
https://www.youtube.com/watch?v=9fReKGQG8xg
Dankon al Irek kaj lia teamo, kiuj kreis la filmon!
Ĝis nun aliĝis 109 homoj
Intertempe aliĝis jam 109 homoj - multajn nomojn vi trovos sur
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr15.php
kaj
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis8.php
Estas bela internacia miksaĵo - du trionoj de la partoprenantoj
venas el eksterlando, el pli ol dekduo da landoj.
Aliĝis ĝis nun 37 infanoj kaj junuloj - do eble ne atendu plenan
trankvilecon dum NR...
Fino de aliĝperiodo: 15-a de septembro
La limdato por la aktuala aliĝperiodo de NR estas la 15-a de septembro.
Se vi do ŝatos partopreni en NR, eble konsideru baldaŭ aliĝi - aŭ
almenaŭ informi nin pri via intereso.
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo
Se vi havas iujn demandojn pri NR kaj NIS, mi volonte provos respondi al vi.
Ĉion plej bonan por la restantaj someraj tagoj kaj por aŭtuno!
Ĝuu la vivon - kaj eble kunĝui ĝin kun ni en NR/NIS :)
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not
affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for
the content of articles, which is written by their respective authors.