Alvoko pri disvastigo de Esperanto en arablingvaj landoj
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=YQXE5sMhJ2OfufmTB5RLci6AN5RGVQ66b3sUZagcCcgA@mail.gmail.com> |
En la lasta jardeko la komisiono de UEA pri tiu laborkampo atingis kelkajn rezultojn sed la situacio de la parolantoj de Esperanto en arablingvaj landoj restas tre malforta laŭ la nombro de la parolantoj. Nun ni volas redoni impulson al la agado. Pro tio ni volas transformi nian provizoran paĝon http://esperanto-arab.jimdo.com/ al tre pli bela paĝo, krei belan flugfolion kaj retan tekston pri Esperanto en la araba, kaj intensigi la sendadon de lernolibroj en la araba al petantoj. Imagu, ke ni ricevis lastatempe petojn el Damasko, Sirio. Rifuzi sendi lernolibrojn de Esperanto al Sirio egalas al favorado de plua militado tie. Intertempe ni ankaŭ okupiĝas pri aliaj mezorientaj regionoj kaj nun celas fejbukan kampanjon por renaskigi el la cindroj la Esperanto-movadon en Azerbajĝano. Rigardu la paĝon Esperanto Azərbaycanda en Fejsbuko. Malgraŭ la financa helpo de UEA ni ankaŭ bezonas helpon de unuopaj esperantistoj, kiuj pensas, ke ni semu kaj semu konstante. Sendu vian esencan eĉ se malgrandan kontribuon al la konto “arabio” ĉe UEA. Pagmanieroj en http://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj . Indiku “por arabio”. Komisiono de UEA por agado en landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko -- *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo* *tel. +393286315655 <%2B393286315655>, +447399273515 <%2B447399273515> [email protected] <[email protected]>* *~~~* *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447399273515 [email protected] <[email protected]> <[email protected]>*