Eksperimento de teknika Esperanto-lernejo en Anyronkope

"Afrika Agado [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Eksperimento de teknika Esperanto-lernejo en Anyronkope

Grupo da loghantoj de la Kantono « ANYRONKOPE », loko de la jhus okazinta 6-a AKE de decembro 2015, sekvis de la 22-a de augusto ghis la 10-a de septembro 2016, sine de katolika baza lernejo « EPC ANYRONKOPE » interesan projekton rilate la formadon al chiuj ajn homoj vivantaj tie.  Temas pri la antaugusto de la teknika Esperanto-lernejo, kiun planas ACE (Afrika Centro Espeprantista)  kaj TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) iam starigi en tiu vilagho. Ghia celo estas utiligi al ili la ferian periodon, dum kiu gejunuloj ofte nur amuzighas. Tiu formado inkluzivas : * fabrikadon de kretoj, * ekkonon kaj uzon de informadiko (sub la gvido de s-ro Didier Apélété AGBOLO), *fabrikadon de sapo likva (far’  fraulino Adjoa Alix SAGBADJELOU),  poste * lernadon de la internacia lingvo ESPERANTO (gvidita de s-ano Kokou SAGBADJELOU). 

          Pli ol kvardeko da personoj enskribighis sed ne povis chiuj plentempe cheestis, char ilia interesigho estas malsama kaj diversa. Ili estas junaj gelernantoj, studentoj, meti-lernantinoj kaj pliaghuloj (instruistoj, pastoroj, entreprenistoj, …). Dum kelkaj celas informadikon kaj kretfaradon, aliaj preferas nur esperanton, au   sapfaradon kaj tiel plu. Tamen chie-uloj rimarkindas ; ili lernis chion.  

          Lau la programo de tiu arangho, kaj tempo disponebla de la formotoj, du grupoj formighis : la unua cheestis matene de la oka (8-a) horo ghis duono post la dek-dua (12-a 30), kaj la dua pasis posttagmeze je duono post la dek-kvara (14-a 30) ghis la dek-oka (18-a horo). Che la unua tago, esperantaj kursoj anoncis la ekon allogante dudek tri personojn.

          Sciinte, ke iliaj agho kaj studnivelo estis ne samaj, mi utiligis CSEH-metodan instruadon en la unua semajno. Ekde la dua, tio dauris kun la enkonduko de « Metodo 11 » (de ghia 1-a leciono AMIKO MARKO ghis PAROLEMA MARIA la 10-a). La gekursanoj havis la okazon legi, respondi, demandi kanti, ghoji, kaj ridi. Che la fino de la lasta leciono, lernanto demandis al mi : ’’Kara sinjoro ! Kial vi tiel flue kaj rapide parolas esperanton ?’’  Mi respondis jene:’’ multaj aliaj personoj pli bone ghin parolas ol mi. Tio estas afero de trejnado ; mi tiel komencis kiel vi. Se vi ofte praktikas ghin parole kaj skrike, vi farighos elokventaj kaj tiam estos niaj anstatauantoj ankau en la instruado’’. En mia interparolado kun ili, ighis necese, ke la gekursanoj grupi u en klubo loka kaj estu subtenataj por la daurigo de ilia esperanto-scio. 

          Etoso vere agrabla regis dum la kursaro. Mi nenion perdis partoprenante al tio ; prefere mi pligrandigis mian scifaron, mian emon kaj plilernis, char instruante mi ne nur lernas sed ankau   gajigas mian animon. Chu tion farante ni ne semas kaj semas ? Indas kuraghigi, subteni la organizantojn de tiu projekto (ero de la disvolvi o de niaj loghlokoj). Al ili mi persone kaj anticipe gratulas kaj precipe la organizanton de la eksperimento, kiu estas neniu krom ACE kaj TIETo. Jam kursanoj uzas la lernitajhon por akiri mon, kaj baldau la eksperimento pludauros en la loka klubo, kaj oni lernos Esperanton kaj ion alian por la vivo. Certe iam la  projekto  « teknika Esperanto-lernejo », kiun ACE anoncis che la fino de la sesa AKE (Afrika kongreso de Espepranto) en Togolando en decembro 2016, realigos. Tiam multaj komprenos, ke oni ne nur lernu Esperanton, sed al anjkau fari ion alian tre utilan dum la lernado

                                       Farita de Kokou SAGBADJELOU, la 11-an de septembro 2016.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.