| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET
UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de 3
000 EUR.
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo
por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.
*Kion?*
La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni ĝin,
kiel partopreni la komunumon, kaj kiel iĝi “Amiko de Esperanto”. La baza
ideo videblas ĉe http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas libere uzi
partojn de ĝi por krei vian propran version. Ĝi povas havi pli aŭ malpli
da enhavo/rubrikoj laŭ tio, kio laŭ vi taŭgus.
*Kiel?*
Por partopreni, simple komencu krei la retejon, almenaŭ en Esperanto.
*Kia ĝi estu?*
1. La strukturo estu tia, ke:
* ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri
la retejon tuj en tiu lingvo
* ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
2. Rilate al la aspekto, ni konsideros:
* la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
* la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco
3. La informoj en la retejo estu:
* bone organizitaj
* allogaj
* diversaj (filmetoj, fotoj, formularoj, tekstoj)
4. La administrado estu:
* farebla de ne-komputilistoj
* facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
* diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn
rajtojn
* facile tradukebla
5. La retejo devus esti optimumigita al serĉiloj:
* la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj
*Pri tekniko:*
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi
devus funkcii sur la serviloj de UEA.
* Se la retejo uzas Drupal, prefereble uzu 8.1.x
* Se la retejo uzas Wordpress, prefereble uzu 4.6.x
* Se la retejo uzas Jomla, prefereble uzu 3.6.x
* Se la retejo uzas symfony, prefereble uzu 2.7.x
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.
*Reguloj:*
La limdato por prezenti vian proponon estu la 17-a de oktobro je la 14-a
horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo.
La Estraro de UEA konsideros ĉu la proponita retejo atingis pli bonan
rezulton ol provo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la gajninton de la
premio. Se ĝi ne atingos tiun nivelon, la konkurso/konkurado estos
nuligita.
La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta,
adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn
versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto.
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon
skribu al [email protected] <mailto:[email protected]>. Por
travidebleco kaj por helpi la informfluon, ni uzos la baldaŭ oficiale
lanĉotan forumon ĉe http://forumo.esperanto.net/index.php?topic=41.0 por
respondi al la demandoj.
Emiljo Cid
Estrarano de UEA pri informado