revu-numero pri du movadoj: Esperanto kaj GLATuloj

"'Johan Derks' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <FF28629FCDB04B4A9E80F2B52DF49F5E@Johannes>
      Karaj britaj esperantistoj-samideanoj,



      Kun granda forto kaj ĝojo mi sukcesis krei denove ilustritan numeron de trimonata Balkana Verda Stelo, dirante la veron pri eventoj en Balkanio kaj ekstere, sen superflua polemiko. Jen la "normalaj" artikoloj:



      de Zlatko Tišljar:     Apelo de Eŭropa Esperanto-Unio al landaj asocio   

      recenzo:                    Rim-enigmoj, Popova Elena, KAVA-PECH

      Tri atestastantoj:   Kio ankoraŭ ligas nin al la idealo Esperanto?

      raportetoj:               "Esperanto en Turismo" en Banja Luka (SR)

                                            Ekspozicio kaj Seminario en Galati, Rumanijo, 21/10

                                            El Eŭropa Bulteno pri kunvenoj en Kroatijo

                                            35a surgrimpo de Poludnica, Slovakijo

      kritikaj taksoj:         KAEST en Modra, Slovakijo, 17-20/11

                                            EAR (Rumanijo) antaŭenigas sian universitatan profilon

      profunda opinio:    Manko de publika opinio en Esperantujo

      Sed la ĉefa plado de la decembra numero estas artikoloj de 5819 vortoj kaj 25 bildoj sur 24 paĝoj pri komunumo, kiu vaste superas tiun de esperantistoj: la GLAT-komunumoj. Per manifestacioj, informado kaj jura lobiado ĉe parlamentoj ili gajnis en la lastaj dek jaroj multe da tereno, ankaŭ en orienta Eŭropo. Iliaj organizaĵoj estas niaj parencoj por realigado de homaj rajtoj!

      Bedaŭrinde tiu kostis pasintan junion la vivon de 49 gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj kaj transgenruloj en Orlando, Florido. Ni memoru ilin.



      Legu pli sur http://www.esp-evoluo.org/BVS/link.php



      Jarkotizo (papera revuo): € 16,00, Unu numero reta: € 3,00, pageblaj al

      1.    [email protected] per PayPal

      2.    konto kodo bvst-n ĉe UEA

      3.    laŭ propono de abonanto al [email protected]



      Celoj de BVS:

      1.    meti spegulon al esperantistoj pri aspektoj de ekskludemo de la movado

      2.    krei engaĝiĝon ĉe esperantistoj pri homaj rajtoj

      3.    favori kontaktojn inter landaj asocioj kaj individuaj esperantistoj en SO Eŭropo

      4.    eduki kaj ĝuigi esperantistojn lingve

      Lasta ensendodato por la marta numero: 15-2-2017 al [email protected]
     
     


Johan Derks, redaktanto
clip_image002[2].jpg (image/jpeg, 116.3 KB) - not displayed
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.