| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
*Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago **
**15-a de decembro *
<http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_afisho.jpg>
Zamenhof-Tago | Esperanta Librotago - 15 decembro 2016
<http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/libro-tago-afisho2016-EO.jpg>
La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917),
kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj,
Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la
plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke
la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.
Dum kultura evento lokaj grupoj informu ne-esperantistojn pri la
internacia lingvo, ties abunda literaturo originala kaj tradukita. Ni
elmontru, kiel nia movado disvastigas kulturverkojn de diversaj etnoj,
ebligante al alilingvanoj la ĝuadon de verkoj alipopolaj.
Tio estu nia Zamenhof-taga kontribuo al justa, egalrajteca komunikado,
kiu respektas lingvan, kulturan diversecojn, strebe al daŭripova
konservado de tiuj riĉecoj, rajtoj.
Krom okazigo de kunvenoj, eventoj, prelegoj pri Zamenhof, tiutage ni
celebru la Esperanto-literaturon ankaŭ per aĉeto, legado de nova libro!
Vi trovos ĉe la suba ligilo la afiŝon de la Zamenhof-Tago / Esperanta
Librotago en pluraj lingvoj, kiun vi povas kundividi kun viaj konatuloj
en la sociaj retoj:
http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/
<http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/>
Afiŝoj: Peter OLIVER (grafiko) kaj tradukintoj el la tuta mondo.
Realigo de la agado fare de esperantistoj el multaj landoj kun gvido de
la teamo ‘Zorgantoj pri informado’ (ZPI).
Dankon al ĉiuj!