Re: (esper-german) Re: INFORMITALE 2008 Ĉu itala Es peranto-kongreso aŭ mediteranea kongreso? - Itala Esperanto -Kongreso, 2017 08 26/09 02 - Herakleo, Policoro, Matera
Estimataj E-parolantoj
La temo de la itala kongreso estas « KULTURO KAJ KOMUNIKADO EN EŬROPO »,
kiel indikita en la enirpaĝo <http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm> de
la kongresa retejo.
La itala kongresurbo situas en antikva centro de greka kulturo, pro tio ĝi
estas aparte interesa kulture.
10 ekskursoj inter entute 45 programeroj
<http://kongreso.esperanto.it/84/programo.htm> estas bona ekvilibro por ke
ĉiu trovu ion plaĉan.
La sendinto de la mesaĝo elektis titolon por provi logi pli da kongresanoj
el apudaj landoj. Tiel li faris sukcese jam en pasintaj jaroj.
Laŭdinda preparo.
salutas Bert ŜUMAN
kiu siaflanke "merkatikas" por:
*AMO PRINTEMPAS*, intensivaj kursoj kaj ekzamenoj kaj AMO-seminario =>
gresillon.org/p <= 14.-22.april.2017
2016-12-09 13:11 GMT+01:00 'Johan Derks' [email protected]
[esper-german] <[email protected]>:
>
>
> Karaj esperantoj-turistoj,
>
> La organizantoj de la Itala Kongreso devas elekti temon ne pro merkatikaj
> motivoj, sed pro soci-organizaj.
> Chu la demando pri italeco au mediteraneco de la estonta kongreso de IEF
> estas parto de iu nova vento en Italujo?
> Chu tiu vento estas geo-politika vento au Esperanto-politika vento?
> Chu italaj organizantoj volas doni signalon, ke la (kunlaborado kun la)
> landoj de Meza Maro estontece decidos la politon de IEF?
> Al kio apartenas Italujo, estonte-strategie, kiom koncernas Esperanton?
>
> En si estas aprezinde, ke italaj esperantistoj volas rigardi transsiaj
> limoj. Italujo feliche havas malferman landan asocion,
> ne kiel multaj aliaj landaj asocioj, kiuj fermas siajn landlimojn por
> eksterlandanoj, konforme al (aliaj) shtatoj kiuj konstruas kradmurojn
> kontrau rifughintoj.
> Sed anstatau merkatikan motivon mi shatus vidi iun konvinkon de ghuste la
> Italoj, ke ILIA interna ideo ne haltas che la landlimo,
> ekzemple ke ili serchas aliancajn popolojn, kun kiuj ili interkonsentas
> intensan kunlaboradon: literatur-traduke, lernej-intershanghe, urbo-ghemele,
> intencite kaj planite en sia laborplano. Landoj jam ekde la greka
> kulturperiodo havis kontinentvastajn kontaktojn. Poste Italujo havis
> koloniajn ligojn
> kun Libio, Albanujo, Etiopujo.. Se esperantistoj – char mi ne direktighas
> al la organizantoj de la IEF-kongreso, char mi malamas ghin
> (kiel vershajne Renato Corsetti asertos), sed char mi amas ghin - kaj *nerekte
> mi direktighas al chiuj organizantoj de naciaj kongresoj*.
>
> Pro tiu amo mi kritikas la aperte merkatikan aliron al la varbado de
> kongresontoj. Ne la mezmara strando au la muziko estu la chefa altirajho,
> sed la espero de la esperantoj en mondo, kie la memprotektismo daure pli
> gajnas kaj anstatau politike reagi multaj esperantistoj regas per
> indiferentismo, senespero.
> Memoru la (naivajn) klopodojn de Lejzer Zamenhof, la diplomatajn
> strechfarojn de Edmond Privat, la kuraghajn, kvankam foje mistonajn
> mobilizadojn de Lapenna.
>
> Johan Derks
>
> *Subject:* INFORMITALE 2008 Ĉu itala Esperanto-kongreso aŭ mediteranea
> kongreso? - Itala Esperanto-Kongreso, 2017 08 26/09 02 - Herakleo,
> Policoro, Matera
>
>
>
> *********************************************************
> INFORMITALE 207
> Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
>
> Ĉu itala Esperanto-kongreso aŭ mediteranea kongreso?
> http://kongreso.esperanto.it/84/bonvenon.htm
>
> Malfacilas diri. Ni provas per la kongresa temo "Kulturo kaj komunikado en
> Eŭropo" devigi Eŭropon retrovi siajn mediteraneajn radikojn, kiujn ĝi
> verŝajne forgesis. La kongreso okazos en unu el la centroj de la greka
> kulturo en la antikva tempo. Sed krom tio okazos programeroj specife
> dediĉitaj al kunlaboro inter esperantistoj ĉirkaŭ la Meza Maro, se ni volas
> uzi la nomon laŭ kelkaj grandaj lingvoj de ĉi tiu regiono.
>
> Se vi loĝas en marborda lando de ĉi tiu maro, bonvolu proponi prelegojn
> kaj programerojn pri via lando kaj pri la kunlaboro inter esperantistoj de
> ĉi tiu regiono. Skribu al [email protected] kaj proponu.
>
> Kompreneble vi ankaŭ rajtas partopreni kaj ne prelegi sed ĝui prelegojn,
> muzikajn programerojn en Esperanto kaj ekskursojn.
>
> Rigardu la paĝon http://kongreso.esperanto.it/84/bonvenon.htm kaj aliĝu.
> Vi estos ĉe vi. Bonvenon hejmen!
>
> La LKK
> *********************************************************
> Informitale
> Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
> <+39%2002%205810%200857>
> http://www.esperanto.it/
>
>
>
>
--
Salutas Bert ŜUMAN
AMO PRINTEMPAS, intensivaj kursoj kaj ekzamenoj kaj AMO-seminario =>
gresillon.org/p <= 14.-22.april.2017
.
.
.
.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not
affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for
the content of articles, which is written by their respective authors.