INFORMITALE 209 Ĉu itala Esperanto-kongreso aŭ Fes tivalo pri Esperanto-Informado: http://kongreso.esperanto.it /84/bonvenon.htm ?

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAHVJZBHMipQ_TUTTN5crge4p=TG35Ea_5hGbF=0C8aAVjRm3Tw@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 209
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Ĉu itala Esperanto-kongreso aŭ Festivalo pri Esperanto-Informado:
http://kongreso.esperanto.it/84/bonvenon.htm ?

Oni multe klaĉas pri ĉi tiu Itala Esperanto-kongreso. Ĉu itala, ĉu
mediteranea, ĉu labora, ĉu turisma, ĉu muzika? Io, tamen estas jam certa.
Ĝi estos la plej altnivela kongreso en 2017-a pri informado pri Esperanto.
Ni defias ĉiujn aliajn kongresojn inkluzive de la Universala Kongreso pri
tio. Fakte anoncis sian kunlaboron kun ni Lu Wunsch-Rohlshoven, la homo kun
la plej klaraj ideoj pri informado en la tuta movado. Li ne nur babilas pri
informado sed montras praktikajn rezultojn en Germanujo, kie li okupiĝas
pri gazetara agado.

Li gvidos la seminarion pri "De Informado kaj Konsciigo al Publikaj
Rilatoj" dum 4 plenaj matenoj, ka ĝi estos nur unu el la du seminarioj en
la Itala Esperanto-Kongreso de la 26-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro
2017 en Herakleo, policoro, Matera.

Li, cetere, senespere serĉas seriozajn studojn pri tio kion la
neesperantistaj pensas kaj sentas pri Esperanto. Se iu povas helpi, bonvolu
skribi al [email protected] .

Bonvolu rigardi http://kongreso.esperanto.it/84/bonvenon.htm, konsideri ĉu
vi interesiĝas pri Esperanto-informado kaj aliĝi (aldone al informado,
maro, suno, muziko kaj kulturo diverspeca).

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.