| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Estimataj geamikoj,
Jhus okazis la 24a TEK. Raporto pri ghi trovighas en la retpagharo de la landa asocio UTE. Bonvolu viziti la paghon au almenau legi la raporton helpe de la sekva ligo :
https://unuighotogolandaporesperanto.jimdo.com/24a-tek/?logout=1
Kio aldonindu, tio estas UTE havas sian propran retejon, kiu tute ne estas tiu, kiun TEJO-estraro por kashe partnerigis la landan asocion UTE al sia projekto.
Jen parto de la raporto !
Kiom da homoj vere komprenas la pravan funkciadon de la mondo ? Kiom da ili tauge uzas sian tempon por atingi kion ili volas ?Kiom da ni chiuj scias vivi dece kun la aliaj por starigi bonajn rilatojn interhomajn ? Kiom da estuloj scias esti vere felichaj uzante chiam proprajn rimedojn ? Kiom da …. Kioma da …. ? Kiuj vere observas chion, tiuj rimarkos, ke nur 2% komprenas la veranf unkciadon de la mondo, uzas sian tempon por atingi kion ili volas, scias vivi dece kun …., scias esti felichaj……., ktp. Jes, la togolanda movado ene de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) tion demontris dum la 24a TEK en Zowla, kie chirkau 25 kongresanoj uzis proprajn rimedojn por organizi la kongreson kaj decidis funkciigi la landan asocion UTE, nedependante de eksteraj rimedoj. Tiu togolandaj esperantistoj estas inter tiuj 2% da homoj supre menciitaj. La prelego pri kongresa temo « Esperanto en Afriko : inter nepagipovuloj kaj nepagivoluloj » kun la kongresa rezolucio atestas tion.
..........
..........
............ de la gvidorganoj de UTE
- Gvidantaro de la komitato
Estro : AGBOLO Didier
Vicestro : ADOKOU Folly
Unuaprotokolanto : DOUMEGNON Koffi
Duaprotokolanto : KPEKOU Sylvestre
- Estrarode UTE
Prezidanto : ATTAGLO KokouEviyenyeame
Vicprezidanto : GBEGLO Koffi
GheneralaSekretario : AGBEHOU Ayaovi
VicSekretario : AMOUZOUVI Ekoue Attah
Respondeculoj pri Financoj : ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah
- Estraro de JOTE
Prezidanto : KEDEGADZI Ezechiel
Vicprezidanto : KOUEVI EkoueMawuto
GheneralaSekretario : KOUFIONOU Koffitche
Vicsekretario : BOBY Komlan
RespondeculopriFinancoj : Vakas kaj nun en manoj de la prezidanto.
....................
.....................
REZOLUCIO
La 24a TEK kun chirkau 25 partoprenantoj en Zowla,
Konsiderante, ke,
- Chiuj homoj en la mondo estas pagipovaj, ech kiam ghi havas neniom da monrimedoj
- Kiuj konsideras la aliajn NEPAGIPOVAJ, tiuj havas chiam celon ambicie memprofitan por uzi kaj ekspluati la homojn, kiujn ili nomas nepagipovuloj
- Kiuj akceptas, ke oni nomu ilin NEPAPOVAJ, tiuj estas nur nepagivolaj, pigraj, avaraj au tute ne volas verel abori por vivteni sin.
REKOMENDAS, ke :
- Chiu homo pagu per tiom, kiom ghi havas, ech se neniom, char ankau por la neniomo oni povas pagi se onija havas la volon pagi.
- Neniu afrika esperantisto akceptu, ke oni nomu lin nepagipova
- Chiu esperantisto afrika kontribuus siapove ankau en la financa forto de la afrikaagado,kotizante al Esperanto en Afriko ene de sia klubo/lando.
- Bone kontrolu la proponojn de eksterafrikaj E-organizajhoj, kiuj nomas Afrikon Nepagipova, char ili profitas de tio por semi malordon en Afriko.
- Afrikaj esperantistoj chiel klopodu por sendependigi sian Afrikan Agadon de eksteraj rimedoj.
Farite en Zowla la 28-an de decembro 2016
La kongresanoj