SESPA AKE de UEA kun kongresaj rezolucioj en KONSCIU 90

"Afrika Agado [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
K O N S C I U
==================================
Numero 90             02/01/2017
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
===================================

Estimataj geamikoj,

Fine de decembro 2016 okazis la 24a TEK (Togolanda Espepranto-Kongreso). Tiam okazis ankau la sespa Afrika Kongreso de Esperanto de UEA en Tanzanio. Memorindas, ke jam okazis la sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando fine de decembro 2015.  La oftigho de tiuj kongresoj en Afriko montras, ke fruktodonas la laboroj de Hans BAKKER, kiuj elspezis monegon kaj energiegon por zorgi pri Esperanto en Afriko kaj ech metis kolosan monon en Afrikan Fondajhon de UEA, ke oni zorgu pri Afrika Agado. 
Kiam li estis mortonta, li respondis demandon de GBEGLO koffi pri sia celo tiom  multe dedichante sin al Esperanto en Afriko. En sia respondo li klarigis, ke li celas, ke afrikanoj emancipighu.

Jen Hans komprenis tre fure, ke Afriko estas malvalorigita, kaj tial pensas, ke Esperanto donos shancon al Afriko renaskigho. Tra la kontinentoj estas movoj honestaj por tiu renaskigho de Afriko. Chu Esperanto povos kontribui al tiu renaskigho  kiel Hans pensis? Respondojn oni trovos en rezolucioj de kongresoj okazintaj en decembroj 2016 kaj 2017.

La rezolucio de la sespa AKE de UEA montras afrikanojn tre almozemajn. Ili ech ne parolis pri sia kontribuo financa al la movado. Chion ili faras kalkulabnte je la financoj de UEA. Chu  tamen tiuj afrikanoj konscias, ke Afriko estas sendependa ?  Eble, oni povus kompreni, ke la kongreson okazigis ne afrikanoj, sed UEA-gvidantoj, kiuj profitis la okazon por pliafoje montri sian gloremon. Chu chiaman dependighon UEA-gvidantoj kaj ilia afrika komisiono instruas al afrikanoj ? Tio estas bedaurinda afero, despli, ke ankau TEJO siaflanke instruas alian aferon al afrikaj esperantistoj.

Chu TEJo-estraro kun komprenas, ke afrika komisiono fraude uzis posedajhojn de UTE por senrajte kaj ech shteleme partnerigi UTE-n en ghia projekto ? Kiom malhonestajhoj tiuj homoj instruas al Afrikanoj. Ili tiel gvidas afrikajn afrikanojn al abismon, por poste akuzi ilin, ke ili ne estas honestaj. Chu tiu eksternorma lojaleco malsaneca de la homoj de afrika komisiono de UEA  al UEA-gvidatoj kiu ech subachetas iujn el ili, povis ebligi al Afriko renaskighi per de Esperanto ? Klaras, ke la celo de la esperantistoj de tendencoj de UEA-gvidantoj tute ne koncernas la renaskighon de Afriko sed plian dependighon kaj ech detruon de Afriko. Necesas vera aero  saniga por savi la situacion, kaj  ion tian montras la punkto 7 de de la rezolucio de la sespa AKE de UEA. Jen ghi :

<<Ni kuraghigu novajn regionajn organizajhojn kaj renkontighojn en
Afriko por ke ne chiuj devu sekvi nur la aktivajhojn de la Afrika
Komisiono>>. Ech se tio estas blufo, temas pri kuraghigindaj vortoj. Kion oni plie povos scii, tio estas, ke afrikaj esperantistoj de UETA/ACE neniam rifuzas kunlaboron de UEA-gvidantoj kaj ties afrika komisiono de UEA, sed la gvidantoj de la afrika komisiono de UEA tiom konscias pri sia nekompetenteco, ke il chiam evitas la afrikajn esperantistojn de UETA/ACE.Tio estas granda problemo de UEA, kies membroj estas ankau membroj de UETA. 

La afrikaj esperantistoj membroj de UETA kaj de UEA chiam konsideras  sin UEA-anoj kaj pretas labori ankau por UEA kiel ili tion faras ankau por aliaj esperanto-organizajhoj, sed tute ne por dividi Afrikon, sed por ke tra UETA, ankau UEA havu bona pozicion en Afriko. La rezolucion de la sesa AKE de Togolando en decembro 2015 estas tre klara kaj malferma al chiuj kunlaboroj dum tiuj de kvina AKE kaj sespa AKE de UEA estas altrudemaj. Eble oni parolu ankau pri la rezolucio de la 24a TEK en Togolando.

La starigintoj  kaj prizorgantoj de la landa asocio UTE en Togolando chiam estas ekzemplo ne nur por Afriko, sed ankau por la tuta Esperantujo. Per sia kongreso lastdecembra, ili montris al chiuj, ke UTE tute sendependighis de la ekstera helpo. La raporto pri la kongreso kaj precipe la rezolucio atestas pri tio. Ho, jes , ankau la novjara mesagho de la prezidanto de UETA diris multon. Kion fari nun ?

Tuj aperos la rezolucio de la sesa AKE de Togolando en decembro 2015. Sekvos poste la rezolucio de la  sespa AKE de UEA de Tanzanio en decembro 2016 kaj ankau la rezolucio de la tiujara Togolanda  esperanto-kongreso. La novjara mesagho de UETA fermos la periodajhon.

Malkovru mem !


http://www.ipernity.com/blog/gkp/4645988?t=90537&c=1&s=edit
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.