2017 - Zamenhof-jaro kaj Londono kaj la britoj

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Estas vero, ni eliri/a/os el EU, sed ni ne eliris el Esperantujo.

C'i-jare tra la mondo oni festas la 100-a datrevenon de la morto de 
Zamenhof. Kiel EAB kaj la Londona Klubo partoprenos tiun agadon? Ni 
cerbumu, kaj por helpi nin, ni vidu kiel multe Zamenhof atendis de ni.

Amike

Renato


12. Jan. 1904

Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la fondo de la 
Londona Esperanto-Klubo

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Ne havante la eblon partopreni 
persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo

Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj 
partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas

al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj amikoj de la ideo de 
lingvo internacia, kaj mi ĝojas kun vi pro la belaj fruktoj,

kiujn via energia laborado donis en la daŭro de la foririnta jaro.

Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en via lando, 
kaj nun ni havas en via lando jam tre multe

da varmegaj kaj sinceraj amikoj, ni havas diversajn klubojn de 
esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de

Esperanto, ni havas belan gazeton esperantan.

Preskaŭ ĉio estas frukto de laborado de la klubo Londona, kiu povas esti 
fiera je la rezultatoj de sia unujara penado.

Al la noblaj kaj energiaj konduktantoj kaj laborantoj de la Londona 
Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.

Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas forgesi pri 
tiu malgranda rondeto esperantista

enKeighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran 
saluton al la esperantistaj

Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo 
esperantista observas kun granda intereso.

Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli frue Londono fariĝos 
unu el la plej gravaj centroj de nia afero

por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos, tio estos 
de leono. Potenca voko iros el Londono

kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. 
Kun atento la popoloj aŭskultados

la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. 
Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco

de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la 
mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta

afero, por kiu ni batalas, ekmarŝos rapidege.

Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj 
energie. Malfacila, tre malfacila estas

la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava 
estas via rolo. La tuta mondo esperantista

rigardas vin kaj multe de vi esperas.
-- 
/Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
/tel. +393286315655, +447943137891 [email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.