MESAĜO DE LA ĜENERALA DIREKTORO DE UNESKO, S- INO IRINA BOKOVA, OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LIN GVO, LA 21-A DE FEBRUARO 2017

"Emilio Cid [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
      MESAĜO DE LA ĜENERALA DIREKTORO DE UNESKO, S-INO IRINA BOKOVA,
      OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO, LA 21-A DE
      FEBRUARO 2017

Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Unesko rekonfirmas 
sian kompletan engaĝiĝon por lingva diverseco kaj multlingveco. Lingvoj 
esprimas tion, kio ni estas, ili formas niajn pensojn kaj identecojn. Ne 
povas okazi aŭtenta dialogo, nek efika kunlaboro internacia, sen 
respekto al la lingva diverseco, kio permesas al ni la veran komprenon 
de ĉiu kulturo. La alireblo al la diverseco de la lingvoj povas veki la 
scivolemon kaj reciprokan komprenon de la popoloj. Tial la lingvolernado 
estas samtempe promeso pri paco, novigo kaj kreiveco.

/La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo/, dediĉita ĉi-jare al la 
multlingva edukado, estas samtempe okazo alvoki pri ago por la realigo 
de la celoj de la daŭripova evoluo, konkrete pri la 4-a celo: ‘Garantii 
inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la 
ŝancojn por tutviva lernado’. La edukado kaj la informado en la gepatra 
lingvo estas absolute esencaj por plibonigi la lernadon, kreskigi la 
memfidon kaj sinestimon, kiuj estas la plej potencaj motoroj de la evoluo.

Ni estas lingvaj estaĵoj. La kulturoj, la ideoj, la sentoj, eĉ la 
deziroj pri pli bona mondo prezentiĝas al ni, unue kaj ĉiam, en iu 
konkreta lingvo, per specifaj vortoj. Tiuj lingvoj entenas valorojn kaj 
viziojn pri la mondo, kiuj riĉigas la homaron. La valorigo de tiuj 
lingvoj plilarĝigas la liston de eblaj futuroj, kaj kreskigas la 
energion bezonatan por atingi tiujn. Okaze de tiu ĉi tago mi alvokas pri 
la agnosko de la potenco de multlingva edukado ĉie, en la edukaj kaj 
administraj sistemoj, en la kulturaj kreaĵoj kaj en la amaskomunikiloj, 
en la interreto kaj en la komerco. Ju pli ni kapablos valorigi la 
lingvojn, des pli ni havos ilojn por konstrui futuron dignan por ĉiuj.

Irina Bokova

/El la franca originalo en Esperanton tradukis kaj laŭtlegas Stefano 
Keller./

/Pliaj rilataj publikaĵoj, sonregistraĵo, video: 
http://www.linguistic-rights.org/unesco/ 
<http://www.linguistic-rights.org/unesco/> /

/Afiŝoj, tekstoj de UEA por la tago: 
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/ 
<http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/>/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.