Londono vokas: KER-ekzamenoj subtenataj de EAB la du an fojon en Londono por ĉiuj loĝantoj en Britujo

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=bmM5-e__zKNvj-0Aa+z1JaDhXHiR6TAsoGH6usOFYNew@mail.gmail.com>
Karaj listanoj, bonvolu ne preteratenti ĉi tiun mesaĝon.

La estraro de EAB, la brita Esperanto-asocio, ĵus aprobis la regulojn por
repago de la ekzamena kotizo al la partoprenantoj de la KER-ekzamenoj
okazontaj en Londono la 10-an de venonta junio.

La KER-ekzamenoj donas laŭleĝe validajn atestojn de universitato en EU,
rajtigita ekzameni laŭ la reguloj de la Komuna Eŭropa Referenc-Kadro. Eĉ
por tiuj, kiuj eliri/a/os el Eŭropo, la afero validas.

Pasintan jaron estis 9 partoprenantoj. Ĉi-foje ni estu 10.

Se vi estas loĝanto en Britujo kaj interesiĝas partopreni, bonvolu kontakti
min, [email protected].

Amike

Renato

*~~~*

*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.