| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Dankon pro tiu artikolo - kiun mi tamen jam legis ĉe MAS. Pro kiu kialo,
mi atendis vidi artikolon en brita gazeto ...!
Pri la atako kontraŭ Sirio - kiu ja estas laŭ mi kondamninda kaj bazita
sur grandega mensogo - estas diversaj opinioj pri la rolo de Donald
Trump en tio. Unu interpreto estas, ke li estas falsulo kiu gajnis la
potencon ĉiam intencante daŭrigi la militan planon de la
novkonservativuloj laŭ la dokumento Clean Break, kaj la alia estas, ke
la Prezidento de Usono havas nur minimuman influon rilate al la
militservoj, kaj ke kiu ajn estas la prezidento, la veraj potenculoj
daŭrigos laŭ la sama plano.
Mi opinias, ke venos iaspeca enketo, kaj ke tiu enketo klare montros, ke
la rusoj donis averton al Usono pri atako fare de Sirio kontraŭ
armilejon, atendante nur grandan eksplodon surloke, sed ke evidentiĝis
esti en tiu armilejo ĥemiaj armiloj, kiuj liberigis venenigan gason,
kiun portis la vento al najbara enloĝata regiono. Se tiel estos, mi
antaŭvidas la eblecon, ke Trump uzos tion por maldungi la estron de CIA
aŭ simile, kaj komenci negocon kun Putin.
Ni vidu.
Kore salutas Ian
On 10/04/17 08:51, Stan Keable Yahoo [email protected]
[londonaj-kaj-eksterlondonaj-esperantistoj] wrote:
>
> *Usona raketatako kontraŭ Sirio (2017-04-06)*
>
>
> Kondamna deklaro de la vicministro pri eksteraj rilatoj de Kubo,
> Rogelio Sierra Díaz en /Granma/, 8-an de aprilo 2017, subtenata de
> IKEK, la Internacia Komunista Esperantista Kolektivo:
>
> http://ikek.org/artikoloj-usona_raketatako_kontraux_sirio#hcq=Kzlnngq
> http://ikek.org/artikoloj-usona_raketatako_kontraux_sirio
>
> Stano Keable
> IKEK-Prezidanto
> +44 7817 379568
>