Strangaj efikoj de Briteliro/Brexit - KER-ekzamenoj en Londono la 10-an de junio

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=ZEmOhbZYXS7DajOQk5_V2KFEKxu6einVVH7_7e3p99GQ@mail.gmail.com>
Devas certe temi pri efikoj de la eliro de Britujo el Europa Unio! Neniam
la nombro de kandidatoj por la ekzamenoj lau la europa KER-modelo estis pli
granda! Chi-jare jam anoncighis 7 kandidatoj kaj aliaj survojas, tiel ke ni
eble atingos la pasintjaran nombron 9.

Se vi volas alighi, vizitu la paghon de EAB
http://esperanto.org.uk/events/ekzamenoj/ kaj rapidu alighi, char nur al
dek kandidatoj EAB repagas la ekzamenkostojn.

Amike

Renato
organizanto de la ekzamenoj por EAB

PS. Pruvo, ke temas pri efiko de Briteliro: neniu skoto alighis.

-- 

*~~~*
*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.