| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
UEA serĉas tradukistojn kaj provlegantojn por Unesko-Kuriero
Post kelkjara paŭzo pro financaj malfacilaĵoj, la fama revuo de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la ĉina registaro kaj la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ĝi eldoniĝos kvarfoje jare en la ĉina, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankaŭ libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la financajn rimedojn.
Laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, pretiĝas eksperimenta eldono de la Kuriero en Esperanto. Same kiel por la alilingvaj eldonoj, la teknika laboro okazos en Ĉinio, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboros homoj el diversaj landoj. Nun la ĉefa bezono estas tradukistoj kaj provlegantojn kiuj kapablas redoni la tre diverstemajn, klerajn artikolojn en bona kaj flua lingvaĵo. Se vi regas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli alte, se vi ŝatas interesan kaj defian traduklaboron, kaj se vi povas regule disponigi vian tempon por tia kunlaboro, bonvolu skribi rekte al la projekto-kunordiganto: [email protected].
fonto: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2017/UEA-sercxas-tradukistojn-kaj-provlegantojn-por-Unesko-Kuriero
At 2017-05-21 00:19:48, "Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> wrote:
Mi starigis sistemon por dissendi gazetarajn komunikojn de la Londona Esperanto-Klubo. La Londona Esperanto-Klubo rajtas pro sia glora historio kaj devas ĉar neniu alia informas ĵurnalistojn en Londono.
La unua okazo estos la KER-ekzamenoj la 10-an de junio.
0ĉiu, kiu havas retadresojn de ĵurnaloj aŭ de ĵurnalistoj, bonvou sendi tiujn adresojn al mi.
Amike
Renato
--
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 [email protected]