INFORMITALE 215 - Se vi devus elekti inter Osmo Buller, Lu Wunsch-Rolshoven kaj la maro, kiun vi elektus?

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAHVJZBEoNZFjcVrRywNOGBY_dcJ8S2Lw7XBkvus+rpZfxuhDvA@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 215
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Se vi devus elekti inter Osmo Buller, Lu Wunsch-Rolshoven kaj la maro, kiun
vi elektus?

Itala Esperanto-kongreso, 26-8/2-9/2017, Heraclea, Policoro, Matera.

Kiel vi scias la Itala Esperanto-Kongreso estas kongreso de kontrastoj.

Unuflanke oni invitas vin al nerezigneblaj movadaj diskutoj. Oni povas peti
Osmon Buller pri ĉio rilate al la movado en la lastaj 30 jaroj (kiom estis
la asocioj membroj de UEA en 1897? ĉu estas vero ke Probal Dasgupta ŝtelis
la ĉokoladon de la volontuloj en la Centra Oficejo?) aŭ pri ĉio rilate al
la nuna politika situacio en Finlando. Same oni povas peti al Lu
Wunsch-Rolshoven ĉion pri informado (ĉu ekzistas iu kapabla informi en la
movado?, ĉu ĵurnalistoj pli interesiĝas pri la koloro de la kravatoj de
Zamehof aŭ pri homaranismo?).
Aliflanke tamen la muzika, ekkursa kaj naĝa programoj postulas, ke vi ne
interesiĝu pri la profundaj movadaj temoj. Kiel vi sukcesos kunteni la
tuton? Eble helpos vin la grekaj dioj, kiuj en la kongresa regiono estis
(kaj ankoraŭ estas) hejmaj
​Ĉar la 31-a de majo altiĝas (por tiel diri. temas pri apenaŭa moviĝo.)​ la
aliĝkotizoj, iru rigardi la paĝaron
http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm
kaj aliĝu antaŭ la 31-a de majo.​ Poste ĝis la lasta momento vi povos
decidi, ĉu iri naĝi aŭ ĉu bonkondute aŭskulti movadajn saĝajn pensojn (sed
ne forgesu kunporti la naĝkostumon por esti libera decidi laŭ via
konscienco).

La LKK
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.