UEA serchas programiston PHP

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 18 Jul 2017 10:18:49 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
*Publika alvoko: programisto PHP*

*

Kadre de la planoj por renovigi la retservojn de UEA, oni alvokas 
programistojn PHP por tuj eklabori en la retservoj de UEA. Tiu homo 
ricevos entute EUR 5.000, pagita en eroj, laŭ la liveroj de la sube 
menciitaj taskoj.

Laŭtakse la bezonata laborkvanto estas ĉirkaŭ 20 horoj semajne (eble en 
kelkaj semajnoj malpli, eble en kelkaj semajnoj pli, sed tio ne iĝos 
plentempa okupo) de frua aŭgusto ĝis meza decembro. La homo povos labori 
el ie ajn en la mondo, ekde li aŭ ŝi havu komputilon kaj interretan 
konekton. La homo ankaŭ devas povi fakturigi la valoron, ekde la pago 
okazos laŭ livero de fakturoj.

Se vi interesigas, sendu vian vivresumon (preferinde kun ligiloj al jam 
pasintaj PHP projektoj) kaj motivigleteron ĝis la 22-a de julio al 
[email protected].


Taskoj:


La tasko de tiu homo estos resume integriĝi formularojn kaj HTML-paĝojn 
kun programata REST-API de UEA tra PHP, uzante specife la framon 
Symfony. La homo devos memkrei kelkajn formularojn kaj paĝojn, do kono 
pri UX kaj baza dizajno malgraŭ ne deviga, estos vere pozitive konsiderata.


Profilo:


Bezonataj trajtoj:

  *

    Kono pri PHP kaj Symfony;

  *

    Kono pri HTTP-j petoj (GET, POST, PUT, DELET, ktp);

  *

    Kono pri HTML, CSS kaj baza kono pri JS;

  *

    Baza kono pri Git kaj kontrolversio;

  *

    Emo labori en internacia teamo, kaj partopreni en retaj kunsidoj
    konsiderante malsimilajn horzonojn;


Pozitive konsiderataj trajtoj:

  *

    Kono pri UX (uzanta sperto);

  *

    Baza kono pri Reta Dizajno;

  *

    Kono pri QA (Garantio pri Kvalito) per aŭtomataj testoj;

  *

    Kono pri Node.js;

  *

    Sperto kun Apache-serviloj;

  *

    Sperto kun Wordpress;

*