UEA SERĈAS REDAKTANTOJN POR ESPERANTO.NET
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
------------------------------------------------------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 715
2017-11-09
------------------------------------------------------------------------
UEA SERĈAS REDAKTANTOJN POR ESPERANTO.NET
Nia retejo http://esperanto.net/eo/estas renovigita kaj nun pli riĉa,
bunta kaj alloga al la ekstera publiko. Ĝi havas bazajn informojn pri
nia lingvo, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti naciajn aŭ lokajn asociojn.
Ni serĉas homojn, kiuj lerte kapablas uzi komputilon por kontakti
tradukantojn kaj sendi al ili la tradukendajn tekstojn. Vi ne verkos nek
tradukos tekstojn, vi simple afiŝos pretajn tradukojn en la retejo. La
redaktantoj laboros sub la respondeco de la estrarano pri informado kaj
ĉiu redaktanto povos zorgi pri pluraj tradukantoj.
Post la afiŝado vi devos kontakti la koncernajn landajn asociojn por
informi pri la nova traduko en la retejo kaj inviti ilin al kontrolado.
Vi ne devas esti komputilisto, sed atentema redaktanto.
Vi povas vidi detalojn pri la laboro ĉe http://tinyurl.com/redaktanto.
UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta
honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bonvolu sendi informojn
pri vi (kapabloj kaj lingvokonoj) al esperantonet @co.uea.org
<http://co.uea.org>.
Bonvolu mencii kiom da tempo vi planas uzi por la tasko, kiajn rimedojn
kaj eventualajn kompensojn vi bezonus, kiom kostus la ĝisdatigo de unu
lingvo kaj kiom da lingvoj vi pretus ĝisdatigi.
------------------------------------------------------------------------
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://uea.org/via/retlistoj