Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Gxenerala Konferenco de Unesko
"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Fri, 10 Nov 2017 15:43:54 +0000
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=bAcY12jQizMeM=kQ0_pk6cD9+zaFwq+Df8d_2PRbQVVg@mail.gmail.com> |
REPREZENTANTO DE UEA ALPAROLIS LA PLENAN SESION DE LA 39-A ĜENERALA KONFERENCO DE UNESKO La 6-an de novembro 2017, reprezentanto de UEA faris triminutan paroladon <https://www.youtube.com/watch?v=661df30k2Ec&hd=1&t=2h35m20s> antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta mondo, en la plena sesio de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazanta ĉe la sidejo de Unesko en Parizo. Nur dudeko da internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj) ricevis tian lokon en la tagordo. La voĉo kaj la vizaĝo de UEA estis tiuj de Rakoen Maertens, juna aktivulo el Belgio kaj komisiito de TEJO pri agado ĉe Unesko, kiu jam akiris spertojn pri eksteraj rilatoj en pluraj internaciaj aranĝoj inkluzive, de NRO-Forumo de Unesko okazinta pasintmaje en Riado, Sauda Arabio. Subtenanta lin estis teamo konsistanta el Renée Triolle, François Lo Jacomo, Barbara Despiney, Didier Loison kaj Gilles Tabard. Dum sia interveno, Maertens emfazis la kernan gravecon de komunikado en la laboro de Unesko. Laŭ li, interkompreniĝo, trovo de komunaj interesoj, partneriĝo kaj kunlaboro ja estas la bazo de la agado. Tamen, en internaciaj medioj, “komunikado ne ĉiam estas, kia ĝi ŝajnas esti. Estas baroj.” Inter tiuj baroj li substrekis “malegalecon en memesprimado, ĉar difinita lingvo povas esti ne agnoskata, dum aliaj jes. Uzi specifan lingvon, apartenantan al specifa kulturo, kreas malegalecon en la komunikado.” Emfazante ĝian longan kunlaboron kun Unesko, Maertens elstarigis la aktivan engaĝiĝon de UEA por “profunda komunikado, lingva kaj kultura egaleco, lingva diverseco kaj interkultura interŝanĝo.” Li kaptis la okazon ankaŭ por mencii la 100-an datrevenon de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, solenatan sub aŭspicio de Unesko, kaj la lastatempan aperigon de la Unesko-Kuriero en Esperanto, kies ekzempleron li montris dum la parolado. La parolado finiĝis per inspiraj vortoj kaj bondeziroj por “profunda, signifoplena kaj konstruema dialogo, en malferma interkompreniĝemo”. Maertens krome invitis la ĉeestantojn al solena aranĝo ene de la Unesko-konstruaĵo la 11-an de decembro, organizata de la Unesko-teamo de UEA kunlabore kun la pola Unesko-delegacio, por oficiale fermi la Zamenhof-Jaron. ------------------------------ Klaku por malaboni la liston <http://uea.org/retlistoj/[email protected]&a=gk&kod=1284> -- *~~~* *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK <https://maps.google.com/?q=117+Dukes+Avenue,+London+N10+2QD,+UK&entry=gmail&source=g>/Britujo tel. +393286315655 <+39%20328%20631%205655>, +447399273515 <+44%207399%20273515> [email protected] <[email protected]>*