INFORMITALE 219 Eksposicio pri L. Zamenhof ĉe la it ala Parlamento
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 11 Nov 2017 14:16:26 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBGt-bkHMScyT4heTRiNMF+Jr1TO6JBwNvR1PZ56CEF3Qw@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 219 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Lunde, la 06an de novembro oni inaŭguris ekspozicion pri Ludvik Zamenhof organizita de la ambasadejo de Pollando en Romo kaj de Itala Esperanto-Federacio. "La Kreinto de Esperanto, 1959-1917" estos vizitebla ĝis la 20a de novembro ĉe la Biblioteko de la Deputita Ĉambro kaj konsistas el vertikalaj paneloj kaj alternaj horizontalaj tekoj pri la jenaj temoj: mondaj kaj italaj literaturaĵoj tradukitaj en Esperanton, infanaj libroj, esperantologio, turismaj gvilibroj, religioj, nuklea fotoj atestantaj la sekvojn de nuklea bombado super Hiroshimo kaj Nagasaki, la paco-premio "Zamenhof" por pli justa mondo, kun fotoj de kelkaj gajnantoj plej konataj en Italio (Moni Ovadia, Tiziano Terzani, Claudio Abbado ktp). Je la inaŭguro partoprenis kvindeko da invititoj, ĝenerale konsilantoj de ministerioj, diplomatoj oficistoj de la biblioteko. Inaugurajn paroladojn faris la afersharghito de la pollanda ambasadejo Marta Zielisnka-Sliwka, la prezidanto de la Komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Deputita Ĉambro hon. Fabrizio Cicchitto, la itala ambasadoro en Norvegio kaj Islando Giorgio Novello kaj la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, Michela Lipari, kiu poste gvidis la gastojn al vizito de la ekspozicio. La itala publika nacia televido filmis la inaŭguron kaj la tutan ekspozicion,kiu estos vizitebla ĝis la 20a de novembro. ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/