Alvoko helpi por handikapula dormĉambro

"Berto Ŝuman [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sun, 12 Nov 2017 01:23:43 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAJ7TFkzSj=0Y_qkmG9amSBb-Wpu-9pVVwXJN90zTwjZRRQ08VQ@mail.gmail.com>
Ekde sesdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon
Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj
renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia
epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas
planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton
de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita
(PMR) oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin
devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen
diskriminacio. Pluraj ebloj estas konsiderataj kaj la elektita projekto
estos realigita tuj kiam ni havos la necesajn financojn. La leĝa limdato de
la laŭnormigo estas la 31a de decembro 2018.

Por akceli la aferojn, ni lanĉas ĉi tiun *alvokon al donacoj.* Se vi
rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas
subteni nin,
bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de
Grésillon, St Martin d’Arcé, 49150 Baugé-en-Anjou, France
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo
<http://gresillon.org/spip.php?rubrique15&lang=eo#pagi>, precizigante kiel
pagocelo “donaco PMR”.

Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj
partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj
teamoj.
Pli da informoj, i.a. la teĥnika dosiero kaj la kostokalkulo, estos
afiŝitaj poste. Ne hezitu nin kontakti
<http://gresillon.org/spip.php?article111> per retpoŝto al
[email protected]. Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la
Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.

<http://gresillon.org/spip.php?article180&lang=fr#comments>
<http://gresillon.org/spip.php?article180&lang=fr#forum>
[image: Images intégrées 1]
gresillon.org/donaco
image.jpeg (image/jpeg, 15.7 KB) - not displayed