Belartaj Konkursoj de UEA en 2018
"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Thu, 16 Nov 2017 16:19:53 +0000
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=ZxVEcpRW+vnJ=+Rj52dM_4JN-wE75P+Xd7TRSaAitUAg@mail.gmail.com> |
Britaj partoprenantoj serĉataj! Amike, Renato ================================================================= Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 718 2017-11-16 ================================================================= BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2018 La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, unu el la plej gravaj kaj jam klasikaj manifestighoj de la E-kulturo, invitas verkemulojn al partopreno en ilia 68-a okazigo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono. Kiel kutime, partopreno estas libera al chiuj kaj ne ligita al aligho al la UK. La konkursajhoj devas esti neniam antaue publikigitaj en ajna formo, krom en la brancho Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajhojn por sama brancho au subbrancho. Endas sekvi jenajn regulojn: Poezio: maksimuma longo ne fiksita. Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paghoj). Prozo, subbrancho mikronoveloj: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljughata estas nur unu premio, kiu nomighas Premio Paula Adúriz. Teatrajhoj: maksimuma longo ne fiksita.Teatrajhoj, subbrancho monologoj (unupersonaj teatrajhoj) kaj skechoj (unu- au divers-personaj): dauro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljughata estas nur unu premio, kiu nomighas Premio María Cuevas. Eseo: teme ligita kun Esperanto au kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paghoj). La unua premio nomighas Premio Luigi Minnaja. Infanlibro de la Jaro: originala au tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2017. Aljughata estas nur unu premio. La absoluta limdato por ricevo de konkursajhoj estas la 31-a de marto 2018. Oni sendu po unu ekzempleron de chiu konkursajho – krom en la brancho Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, che Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retposhte al la adreso: [email protected]; au, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1 <https://maps.google.com/?q=los+Coteros+1&entry=gmail&source=g>-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseudonimon por gardi la anonimecon de la autoro. Por la brancho Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176 <https://maps.google.com/?q=Nieuwe+Binnenweg+176&entry=gmail&source=g>, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Premioj: en la branchoj Poezio, Prozo, Teatrajhoj kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €; Nova Talento 182 €. En la brancho Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranchoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skechoj po 125 €. Noto: Kiel konstateblas, chi-jare eksplice konkretighas la ideo diversmedie manifestita de la Prezidanto kaj la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, ke ili volas potencigi tri ghenrojn: mikronovelon au mallongan rakonton, ene de la brancho Prozo, kaj skechon kaj monologon (unupersonan ordinare mallongan teatrajhon), ene de la brancho Teatrajhoj. Unue, por ke la E-beletro ne fremdu al la furoro spertata de tiuj ghenroj kadre de etnaj literaturoj. Due, char chi-ghenraj kreajhoj konsistigas materialon plej interesan kaj oportunan por ludado kuntekste de niaj kongresoj kaj renkontighoj. Trie, por malfermi la BK-pordojn al kiel eble plej diversa konkursantaro. Atentu tamen, ke la chi-jaran enkondukon de ambau subbranchoj ni faras nur prove. Ilia definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la reago far la BK-partoprenantoj. Detala regularo trovighas en la retejo de UEA [http://uea.org/teko/regularoj /belartaj_konkursoj]. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2017, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2017, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 trovighas chi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html . * * * * * -- *~~~* *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447399273515 [email protected] <[email protected]> <[email protected]>*