Traduko de la retejo Esperanto.net

"Emilio Cid [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 18 Nov 2017 20:55:01 -0200
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
La retejo www.esperanto.net/eo provizas bazajn informojn pri Esperanto, 
kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti esperantajn grupojn (vidu la mapon ĉe 
http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj).   Aldone la retejo varbas 
homojn al "Amikoj de Esperanto".

Se vi pretas traduki la retejon al via lingvo,  ĉiujn aŭ almenaŭ unu el 
la 13 dosierojn, bonvolu viziti la paĝon
http://tinyurl.com/tradukanto por vidi la detalojn.

*Bonvolu ne komenci tradukon sen antaŭe konfirmi la pretecon al 
esperantonet @ co.uea.org , tiel ni evitos duoblan laboron.*

dankon pro la kunlaboro,

Emilio Cid
Estrarano de UEA pri informado