INFORMITALE 219 En Italujo tre interesa evento, riĉ a je enhavo kaj taŭga por honori la iniciatinton de Esperan to, L. L. Zamenhof
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Thu, 14 Dec 2017 21:02:16 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBFf2k_ycTJxiXV6ZJ95kyttoMUdgYfyjFjxSv9NdQz-Dw@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 219 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio En Italujo tre interesa evento, riĉa je enhavo kaj taŭga por honori la iniciatinton de Esperanto, L. L. Zamenhof Lundon, la 11-an de decembro ĉe la Pola Akademio en Romo, okazis kunveno pri: “Ludwik Zamenhof 1859 – 1917” Brile reĝisoris prof. Piotr Salwa, direktoro de la Akademio kaj 1o profesoroj priparolis malsamajn aspektojn de la temo: Fabrizio Pennacchietti “La Zamenhofoj antaŭ L.L. Zamenhof” Davide Astori “La soci-politika engaghiĝo de Zamenhof” Nicola Reggiani “Esperanto kaj la ideo pri (artefarita) universala lingvo” Bernhard Tuider “Historio kaj tutmonda disvastiĝo de Esperanto” Javier Alcalde “Politikaj aspektoj en la historio de la Esperanto-Movado” Carlo Minnaja “Monda literaturo en Esperanto, esperanta literaturo en la mondo” Alicja Sakaguch “Kriterioj por konstrui internaciajn planlingvojn” Ilona Koutny “Esperanto: de la lingvoplano de Zamenhof ĝis natura lingvo” Ida Stria “Vivanta lingvo. Ĉu ekzistas unueca bildo de la mondo de la esperantistoj?” Federico Gobbo “Cent jarojn poste: la Zamenhofa filozofio kaj Esperanto”. La laborlingvoj estis Esperanto kaj la itala kaj de la sciencaj prelegoj kaj de la postaj debatoj, kiuj eĉ pliriĉigis la valoron de la evento. Fine de la kunveno prof. Salwa anoncis ke la Pola Akademio aperigos la aktojn en dulingva eldono por permesi al pli larĝa publiko koni la interesajn proponitajn kontribuojn. La evento, kiu altiris varian kaj interesohavan publikon, havis sian lastan eron ĉe la Instituto pri Pola Kulturo en Romo, kie la aktoro Mario Migliucci prezentis en la itala ĝisdatigitan version de la unupersona spektaklo “Dottor Esperanto”, kiu emociigis la pli ol 50 spektantoj, kiuj komentis per granda partopren-sento la prezenton dum la posta festeto, dum kiu oni ankaŭ prezentis la libron “La vita di Zamenhof/La vivo de Zamenhof”, kiu estas traduko al la el la originala versio en Esperanto de A. Korĵenkov fare de Cristina de Giorgi, kaj estas eldonita de la eldonejo Nemapress. Itala Esperanto-Federacio ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/