DIRU VIAN OPINION PRI LA MALFERMA TAGO

"Emilio Cid [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Thu, 14 Dec 2017 21:08:58 -0200
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Universala Esperanto-Asocio ŝatus koni la opiniojn de la ĉeestaj kaj 
virtualaj partoprenintoj de la Malferma Tago en la Centra Oficejo kaj de 
la Seminario pri Informado, kiuj okazis la 25-an kaj 26-an de novembro 
2017. Ĉe https://www.facebook.com/pg/Universala.Esperanto.Asocio/videos 
<https://www.facebook.com/pg/Universala.Esperanto.Asocio/videos> eblas 
spekti kelkajn prelegojn, kiujn UEA dissendis vive dum la evento.  Se vi 
ne uzas Facebook, vi povas spekti la prelegojn per la formularo menciita 
sube.


Kiel vi taksas la prelegojn kaj kiujn plibonigojn vi atendas por la 
venonta evento en aprilo 2018?

Bonvolu respondi per nia formularo 
https://goo.gl/forms/GBUDNJqFrO59QMvB2 
<https://goo.gl/forms/GBUDNJqFrO59QMvB2> ĝis la 22-a de decembro 2017, 
post kiu dato ni analizos la rezultojn kaj planos la sekvajn Malferman 
Tagon kaj Seminarion pri Informado la 28-an kaj 29-an de aprilo 2018 laŭe.

Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado