INFORMITALE 221 Sukcesa kunveno "Esperanto kaj Unesko" en Italujo
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Thu, 21 Dec 2017 21:02:40 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBF6DahTDbJg8Yfm=mfk8BP67pZJmsNg+iTj4ypXzEKf-g@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 221 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Sukcesa kunveno "Esperanto kaj Unesko" en Italujo Sabaton, la 16an de decembro ĉe la Instituto pri italaj-norvegaj studoj de la urbo Tolfa (proksime de Romo) okazis laŭ invito de la urbestro la kunveno "Esperanto kaj Unesko", kiu estas la lasta oficiala aranĝo organizita de Itala EsperantoFederacio por celebri la zamenhofan jaron. Ekparolis la urbestro Luigi Landi, lia ambasadora moŝto Giorgio Novello, dum lia lasta tago de servo kiel ambasadoro de Italujo en Norvegujo, Magdalena Trudzik, unua sekretario de la Ambasadejo de Pollando en Italujo, Michela Lipari, Prezidanto de IEF, Rakoen Maertens, belga junulo, kiu mallonge prelegis la 11an decembro en Parizo ĉe UNESKO, kun traduko de Pierre Caliari, Otto Prytz, norvega akademiano per mallonga saluto registrita, Stanislaus de Marsanich, prezidanto de la literaturaj parkoj. La spektantaro, plejparte neesperantistoj, konsistis el studentoj de mezlerneja klaso, el la direktoroj de la biblioteko kaj kultura instituto, du skabenoj kaj aliaj lokuloj. La urbestro, impresita de la paroladoj de la partoprenantoj, tuj petis aranĝi aliajn kunvenojn por prezenti aliajn aspektojn de la lingvo kaj de la movado, kiu kaŭzis tiom da intereso ĉe la ĉeestantoj. ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/uk/yahoo/utos/en-gb/details.html