Esperanto en Manchester
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=Y0CuXGbTJpCF3EYKfgfx1SaHDEF71dsTyqrPpqK0zDnA@mail.gmail.com> |
de: 'Peeter Aitai' via Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio < [email protected]> *Manchester - Manĉestro * Post plurjaraj intencoj kaj planadoj NOEF ekfunkciigis Zamenhof-Tagajn kunvenojn en Manchester 2017-12-15 kaj planas tion nun ĉiujare. Samtempe aperis en Manchester nova grupo de Esperantistoj (Adam Hall, Sammy Kennedy, Guilherme Fians kaj kelkaj aliaj). Tio estas tre bona afero. Restas esperi ke restarigo de iama grupo kaj evoluo de la nova grupo estas kunigeblaj al unu komuna esperantistaro de Manchester sendepende de tio kian formon tiu kunagado ekhavos. La nova Esperanto-Grupo de Manchester (esence temas pri Manchester-Esperanto-Meetup-grupo) https://www.meetup.com/ Manchester-Esperanto-Meetup/ kam plurfoje havis kunvenojn. Ekzemple 2018-01-26 https://kashtanulo.wordpress.com/2018/01/31/la- unua-esperanta-burns-nokto-de-mancestro-mangranda-historio-pri-robert-burns/ Kaj la sekvonta estos https://www.meetup.com/Manchester-Esperanto-Meetup/ events/247024120/ . Por aktivigi malnovajn esperantistojn (G.Blackey, M.A.Seaton k.a.) kaj por doni praktikadoeblon al novuloj lernantaj Esperanton interrete (iuj kontaktis NOEF per peto partopreni esperantistajn kunvenojn por praktikado) NOEF planas kunveneton en Manchester Sabate la 10-an de marto je la 13-a horo en Kafejo de La Art-Galerio (La sama loko kie okazis kunveno de la Zamenhof-Tago). Ni havas esperon... *~~~* *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447399273515 [email protected] <[email protected]> <[email protected]>*