Hieraŭ vespere ĉe la hotelo IBIS ĉe la stacio Ald gate East

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 3 Feb 2018 13:52:43 +0000
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=aHebUDuHxof+G=fyXX0j1bKMkdMjWyX8Oq-Z4+khMLxg@mail.gmail.com>
Esti tre sukcesa vespero. La vivo de tiuj, kiuj ne partoprenis estos de nun
kreskanta bedaŭro.Estis ankaŭ komencinto, lerninto en Duolingo.

Ĉiuokaze, bonvolu ne forgesi ĉeesti la 23-an de februaro en Diorama, ĉe la
prezento de Kajto. Vi rajtas kunporti neesperantistajn geamikojn, ĉar ne
temos pri prelego sed pri koncerto. Mi kopias sube la mesaĝon senditan
antaŭ kelkaj tagoj.

Amike

Renato

La 23-an de februaro la nederlanda grupo KAJTO koncertos en Esperanto en
Londono.

La 23-an de februaro je la 19:15 en Diorama Arts Studios, 201 Drummond
Street, NW1 3FE, Stacioj de la subtera fervojo: Warren St (linioj
“Victoria”, “Northern”), Euston Square ( “Hammersmith & City”, “Circle”),
Regents Park (“Bakerloo”). Fervojo London Overground: Euston Busoj: 10, 14,
18, 24, 27, 29, 30, 73, 88, 134, 205, 390, 453, C2.

En la jaro 1987 la Nederlanda grupo “Kajto” komencis kanti Esperant-lingve.
En la somero de 1989 – dum la UK en Brajtono en Anglujo – ili eldonis la
KD-on “Kajto”, la unuan
Esperanto-KD iam en la mondo. Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al
multaj landoj por koncerti kaj aliaj KD-oj estis eldonitaj.

En la jaro 2004 – en la urbo Aalen en Germanujo – “Kajto” ricevis la FAME
Kulturpremion kiel rekonon de la graveco de sia kontribuaĵo al la Esperanta
muzik-kulturo.

Nuntempe “Kajto” konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer
(bildigitaj supre en Boulogne), kiuj duope vojaĝas tra la mondo por doni
koncertojn kaj kantatelierojn, ne nur en Eŭropo tamen ankaŭ en NordAmeriko,
Aŭstralio kaj Azio. Kie ajn ili troviĝas, la programo de Ankie kaj Nanne
ĉiam estas humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio. En 2015, dum la UK
en Lille ili prezentis sian 7-an Esperantan KD-on: “Kajto flugas”. por pli
da informo kaj kontakto >>> www.nanne-ankie.nl

Kajto en YouTube:
Kajto – Kunkantado en Kopenhago: https://www.youtube.com/watch?v=93rrzFFSo4s

Kajto – 'Rave kun vi' dum koncerto en Kopenhago:
https://www.youtube.com/watch?v=CusNM1HRmE0
Kajto – 'Mi amas vin' dum Festo 2013: https://www.youtube.com/watch?
v=dA24fA-CCTI
Kajto – 'Mi estas Rozo' dum koncerto en Kopenhago:
https://www.youtube.com/watch?v=pS4V_hsGUV0
Kajto – 'Lonicero' dum koncerto en Kopenhago: https://www.youtube.com/watch?
v=Xuw




-- 

*~~~*
*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*