Pli kaj pli vasta subteno por la Eŭropa Civitana Ini ciato por Minoritatoj ("Minority Safepack")
"Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sun, 4 Mar 2018 00:54:37 +0100
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
(Bv. disvastigi al aliaj listoj kaj unuopuloj. Bv. pensi ankaŭ pri viaj
nacilingvaj konatoj. Dankon!)
Saluton!
Pli kaj pli da iniciatoj kaj unuopuloj subtenas la Eŭropan Civitanan
Iniciaton por Minoritatoj ("Minority Safepack"). Dum la lastaj tagoj
subteno venis ekzemple de la bretona gazetara agentejo (Agence Bretagne
Presse), de la gazeto Brixner el la urbo Brixen kaj de urbestraro de la
urbo Vipiteno en Italio, de la partio "Maldekstruloj" (Linke) en la
germana urbo Bautzen, de kroata elsendo de la aŭstra radio ORF, de la
orientbelga ministroprezidanto Oliver Paasch (de la germana malplimulto
en Belgio), "Landesrettungsverein" (landa asocio por savado) suda
Tirolo, ĉiuj partioj de la eŭska parlamento, la direktoro de ECMI
(European Centre for Minority Issues)...
Pliaj informoj troveblas per serĉo "Minority SafePack", ekzemple ĉe
Google (indas eble limigi la serĉon al la lastaj kelkaj tagoj
https://www.google.de/search?q=minority+safepack&num=50&newwindow=1&source=lnt&tbs=qdr:w
)
Eblas subskribi la iniciaton ĉe
http://www.minority-safepack.eu/
Supre dekstre eblas elekti la lingvon.
Tie troveblas (meze) kelkaj ekzemplaj historioj, kiuj montras la celon
de la iniciato.
La iniciato celas plifortigi la rajtojn kaj eblecojn de minoritatoj en
tuta Eŭropa Unio. Estas pakaĵo de naŭ unuopaj temoj.
Vidu sur https://eo.wikipedia.org/wiki/Minority_SafePack#Enhavo
La iniciato havas rilaton al la vivo de ĉiuj eŭropaj civitanoj, ne nur
la anoj de malplimultoj: Kiam oni ekzemple veturas al eksterlando, ofte
oni konstatas, ke certaj retaj ofertoj ne disponeblas, ĉar la kopirajtoj
kaj licencoj estas donitaj nur por certa lando. Eltenebla problemo por
vojaĝantoj, sed sufiĉe ĝena, se oni daŭre vivas en alia lando. La
iniciato proponas enkondukon de ununura eŭropa kopirajta leĝo.
Alia parto estas pledo por la rajtoj de nun senŝtataj malplimultoj, ekz.
la romaoj, kiuj parte perdis siajn ŝtatanecojn interalie sekve de la
disfalo de Jugoslavio.
Pliaj partoj celas subtenon por malplimultoj, ekzemple per Centroj de
Lingva Diverseco, per esplorado, per subteno de aŭdvidaj servoj...
Pli detala informo (14 p.) en la angla ĉe
https://www.fuen.org/fileadmin/user_upload/main-activities/MSPI/MSPI-Safepack-EN-mit-aufkleber_260215.pdf
germane
https://www.fuen.org/fileadmin/user_upload/main-activities/MSPI/MSPI-Safepack-DE-mit-aufkleber_260215.pdf
Jen la paĝo por subskribi la iniciaton
http://www.minority-safepack.eu/
Estu iom pacienca, la formularo en kelkaj lingvoj iom longas...
Amike
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Lu Wunsch-Rolshoven
Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63
EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo!
Für das Wachstum der Esperanto-Sprachgemeinschaft!
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Libroservo - Buchversand
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
Presse- und Öffentlichkeitsarbeit
por/für GEA kaj/und EsperantoLand
Ni tre ĝojas pri via ebla donaco.
Wir freuen uns sehr über Ihre evtl. Spende.
Konto UEA kaj FEL: eold-g
Konten http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj
------------------------------------
Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand <[email protected]>
------------------------------------
------------------------------------
Yahoo Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
[email protected]
[email protected]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[email protected]
<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/