INFORMITALE 224: Vi devas esti juna, almenaŭ spirit e, por aliĝi al la Kongreso de Esperanto en Italujo, 18/25- 08-2018

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Sun, 4 Mar 2018 09:16:46 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAHVJZBFanrHSg_a33M6Aso6Vx7cOV1eF3HM_mR8jW8Ua5RMrEA@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 224
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Vi devas esti juna, almenaŭ spirite, por aliĝi al la Kongreso de Esperanto
en Italujo, 18/25-08-2018

Ni ne diskriminacias kongresanojn laŭ la aĝo, sed vi konsciu, ke nia
kongreso havas fortan junularan parton, kiun neniu estas devigata
partopreni, sed kiun ĉiuj volas partopreni. Spirita juneco estas bezonata
por tio.

Unue estos la tiel nomata "trinka-manĝa nokto". Ĉiuj partoprenantoj
provizas tipajn manĝojn el sia lando kaj kune oni formanĝas ĉion. Rakonti
ŝercojn kaj ridi je ili estas parto de la nokto.
Sekvos poste nokta promenado tra Sanmarino. Oni rajtas elfali el la komuna
promenado kaj daŭrigi duope, kiam ajn. Trezor-ĉasado estas programo, kiu ne
povas okazi nokte [nokte ĉiuj trezoroj estas grizaj, diras la diraĵo], kaj
do tenos vin okupata dum mateno aŭ posttagmezo.
La premio konsistos el la rajto trinki vinon senpage kaj senlime dum la
programero "Vingustumado", kiu, laŭ la nomo, konsistos el gustumado de loka
vino [en Italujo ĉiu vilaĝo scias, ke la propra vino estas la plej bona en
la lando. Sanmarino el tiu vidpunkto etas nur itala vilaĝo kaj ne
sendependa lando.] Ni parolu ankoraŭ pri unu junulara programero:
foto-konkurso [fotoj ankaŭ per poŝtelefono permesataj] pri difinota temo,
ekzemple "la interna ideo". Fine de la semajno la plej belaj fotoj pri la
temo estos elektataj kaj premiataj.

Nun vi verŝajne jam komprenis, kial vi sendepende de via aĝo devas aliĝi al
la Kongreso de Esperanto en Italujo, kiu okazos de la 18-a ĝis la 25-a de
aŭgusto 2018. Iru tuj al la paĝo http://kongreso.esperanto.it/85/modulo.htm
kaj aliĝu.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/