[N-ro 730] La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 3 Apr 2018 21:51:55 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=aJjyQpt0yi8t=GpvRCd11KS03uCDq3L2bTCS43Pvp+Lg@mail.gmail.com>
=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 730
2018-04-02
=================================================================

LA 110-JARA JUBILEO DE UEA DUM MALFERMA TAGO

http://db.uea.org/bildoj/gk/mtago.jpg
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48-a fojo al la
Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28-an de aprilo 2018, de la 10-a ghis
la 17-a horo che Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando
<https://maps.google.com/?q=Nieuwe+Binnenweg+176,+3015+BJ,+Roterdamo,+Nederlando&entry=gmail&source=g>.
Tuj poste, dimanche, la 29-an de aprilo, ne okazos seminario pri informado,
sed promeno tra Roterdamo en formo de agotago, sub gvido de la estrarano de
UEA pri informado Emílio Cid.

La programo de la 48-a Malferma Tago portos specialan atenton al la
110-jarigho de UEA.

Niaj chefprelegantoj chi-foje estos:
- la redaktoroj de la revuo "Esperanto", Dima Shevchenko, Anna Striganova,
- la Esperantisto de la Jaro 2017, Trezoro Huang Yinbao
- la historiisto Ziko van Dijk, autoro de "Historio de UEA" kaj "La
Asocio", "Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA"

Fermos la Malferman Tagon malferma diskuto kun pluraj malfermitaj
estraranoj.

Por aktualigoj kaj eventualaj pluaj detaloj, bv. viziti la FB-paghon:
https://www.facebook.com/events/2033921663517138/.
Kiel kutime, en la programo estos ankau prezentado de libroservaj novajhoj;
krome, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al
specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ghenerala sesona rabato
en la Libroservo.

Provizora programo por la 28-a de aprilo 2018:

10:30-10:50: Libroservaj novajhoj (Ionel Oneţ)
11:00-11:50: Montru la utilecon de Esperanto per helpo al Unesko (Trezoro
Huang Yinbao)
12:00-12:50: La revuo "Esperanto" - kio ghi estas nun, kio ghi povas ighi
estonte? (Dima Shevchenko, Anna Striganova)
12:50-14:00: Pauzo
14:00-14:50: UEA - la Asocio, kiu fondighis 4-foje (Ziko van Dijk)
15:00-15:50: De "Progreso" al "Impeto": kiel estighis la
Esperanto-eldonejo? (Dima Shevchenko, Anna Striganova)
16:00-17:00: 110 Jaroj UEA, Kio pri la estonto? (Malferma diskuto, kun
estraranoj kaj aliaj)
                       * * * * *





-- 

*~~~*
*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*