| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Jen konciza raporto pri okazaĵoj pri Esperanto kaj agadoj de UEA dum la
pasinta jaro 2017. (kompleta raporto aperos en la junia revuo).
Legu ĉe https://uea.org/teko/uea_raporto
UEA
Universala Esperanto-Asocio
/en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko/
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
/Tel./: +31 10 436 1044 /Retadreso/: [email protected] <mailto:[email protected]>
La 6-a Afrika Kongreso de UEA
La 31-an de decembro 2016 finiĝis la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de
UEA, kiu komenciĝis la 24-an en la tanzania urbo Bunda kun 74
partoprenantoj el 14 landoj. Krom la afrikaj landoj Burundo, DR Kongo,
Kenjo, Ruando, Sud-Afriko, Tanzanio, Togolando, Zambio, estis
reprezentitaj ankaŭ Brazilo, Francio, Hungario, Islando, Japanio kaj Koreio.
*/ (revuo Esperanto Januaro paĝoj 6-7, 38–40, 89)/*
Aktivejo por aktivuloj
UEA lanĉis la retejon www.aktivulo.net <http://www.aktivulo.net>, kiu
prezentas bazajn informojn pri pluraj aktivaĵoj. Ĝia celo estas ne nur
prezenti informojn, sed ebligi komunikadon, blogon kaj aliajn
interaktivajn rimedojn.
En la enira paĝo estas kolekto de ĉ. 140 komunikoj EKO, dissenditaj ĝis
nun. Estas ankaŭ blogo pri agado, por ke estraranoj kaj aliaj aktivuloj
povu komuniki siajn projektojn kaj atingojn kaj alvokojn. Informoj pri
la AMO-programo, Jaro de la Lernanto, Ni semas kaj FLAM-analizoj.
*/(revuo Esperanto Februaro paĝo 37)/*
Gazetara kampanjo por la Zamenhof-Jaro
UEA provizis novan paĝaron www.zamenhof.life <http://www.zamenhof.life>,
kiu havas ampleksan enhavon pri la vivo kaj verko de Zamenhof en
Esperanto kaj allogajn informojn por la ekstera publiko en pli ol 30
lingvoj.
Krom tiu plurlingva paĝaro, estas ankaŭ la paĝo
www.gazetaro.org/eventoj/ <http://www.gazetaro.org/eventoj/> por kolekti
kaj montri eventojn aŭ aperintajn artikolojn pri la Zamenhof-Jaro sur
mapo, kalendaro kaj blogo.
La Estraro de UEA decidis ankaŭ pri speciala gazetara kampanjo okaze de
la “Zamenhof-Jaro”. La celo estas informi plejeble multajn gazetojn,
radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj
Esperanto. Per la helpo de kunlaborantoj, la asocio sendis pli ol 3 mil
mesaĝojn al komunikiloj en pluraj landoj.
*/(revuo Esperanto Februaro paĝoj 3, 31, 55, 112, 132 )/*
Universala Esperanto-Asocio (UEA) ligas Esperanto-parolantojn tra la
tuta mondo.
Aliĝu/realiĝu nun https://uea.org/alighoj/alighilo
<https://uea.org/alighoj/alighilo>
Amikumu
Amikumu estas nova aplikaĵo por poŝtelefonoj. La programeto faciligas
interkontaktadon de homoj, kiuj parolas samajn lingvojn, montrante ilian
aktualan (proksimuman) lokan distancon de la uzanto kaj donante la eblon
tekste mesaĝi al ili.
UEA estas la ĉefa sponsoro de Amikumu, kiun realigas esperantista teamo
sub la gvido de Chuck Smith kaj Richard Delamore.
Ĝi estas facile rete trovebla kaj elŝutebla. Amikumu estas ekzemplo de
nova iniciato sur la agadkampo Komunumo, kiu celas malfermi al
esperantistoj novajn manierojn uzi la lingvon por komunaj celoj, kaj
samtempe protekti kaj evoluigi niajn plej bonajn kulturajn tradiciojn.
https://amikumu.com/eo/
*/(revuo Esperanto Aprilo paĝoj 88, 111, 154–155, 213)/*
La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo
La retejo de UEA havis gravan lokon en la tagordo de la Estrarkunsido,
ĉar kreiĝis teknika teamo por zorgi pri ĝia kompleta renovigo. Tri anoj
de tiu teamo, kiun gvidas Ana Ribeiro (Brazilo), venis al Roterdamo por
aranĝi la lastajn detalojn de la kontrakto kaj konsiliĝi kun la Estraro
pri diversaj demandoj.
Jam okazis signifa preparlaboro pri la nova datumbazo kiu fundamentos la
novan sistemon, kiu integros la financan, membraran, libroservan kaj
retejan administradon, ebligante pli bonkvalitajn kaj diversajn servojn
al la membroj kaj ŝparante laborfortojn en la Centra Oficejo.
/*(revuo Esperanto Junio paĝoj 125, 134–141, 177 )*/
La 46-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
Por la 46-a fojo okazis Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la
29-an de aprilo 2017, kaj tuj poste, dimanĉe, la 30-an de aprilo, refoje
okazis seminario pri informado.
La 46-a Malferma Tago estis dediĉita al la Zamenhof-Jaro: unue, tuj post
la libroservaj novaĵoj prezentitaj de Ionel Oneţ, Martin Schäffer,
Ĝenerala Sekretario de UEA, prezentis trarigardon pri la Zamenhof-Jaro:
ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj.
Al la Zamenhof-Jaro rilatis ankaŭ la prelego de Barbara Pietrzak, kiu,
ne nur kiel komisiito de UEA pri la Zamenhof- Jaro, sed ankaŭ kiel
ĵurnalisto de la Pola retRadio, regule kontribuas al la disvastigado de
informoj per intervjuoj, felietonoj rilate al la Jaro.
*/(revuo Esperanto Junio paĝoj 3, 31, 55, 112, 125, 132)/*
UEA eldonas librojn kaj gazetojn en Esperanto, subtenas kursojn kaj
kulturajn eventojn. Aliĝu nun https://uea.org/alighoj/alighilo
<https://uea.org/alighoj/alighilo>
70-a IKU kaj 20-a altnivela IKU-libro kronis la sciencan
programon en Seulo
Unuafoje okazinta en 1925, la Internacia Kongresa Universitato (IKU)
ĉijare festis la 70-jaran jubileon. Amri Wandel, prezidanto de Akademio
Internacia de la Sciencoj (AIS), prezentis koncizan historion de IKU-AIS.
Okazis naŭ IKU-prelegoj, el kiuj kvar havis daŭrigajn prelegojn kiel
kursojn de AIS. La plenaj resumoj de ĉiuj 13 prelegoj estas legeblaj ĉe:
http://uea.org/teko/IKU <http://uea.org/teko/IKU>.
Kiel en ĉiuj jaroj ekde 1997 aperis la IKU-Libro kun la tekstoj de la
IKU-prelegoj kaj ĉi-jare ankaŭ resumoj de la prelegoj okazintaj kadre de
la Scienca Kafejo.
/*(revuo Esperanto Septembro paĝoj 173, 233)*/
Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis
Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko, kiu ekaperis en 1946.
Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en
Esperanto.
En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en
formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de
Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro
Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio.
Dank' al kortuŝa kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23
landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la
1-a numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas eldonita.
La papera versio estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La reta
versio (ISSN 2521-7364) estas senpage elŝutebla ĉe UEA-retejo:
http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf
/*(revuo Esperanto Septembro paĝoj 63, 83, 174, 213)*/
Unuiĝintaj Nacioj
Cesco Reale kaj Stefano Keller, el la teamo de UEA-reprezentantoj ĉe UN
en Ĝenevo, partoprenis kunsidojn de la 10-a sesio de Ekspertaj
Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP), kiu okazis en la
Palaco de Nacioj inter la 10-a kaj 14-a de julio 2017.
La temoj de la evento estis: raportoj kaj studo pri la pasintaj laboroj
kaj rigardo antaŭen, analizo de la situacio pri la partopreno de
indiĝenoj en la UN-sistemo, prezentado de bonaj ekzemploj praktikaj,
celantaj la realigon de la 10-jariĝinta Deklaracio de UN pri la Rajtoj
de Indiĝenaj Popoloj.
Reale kaj Keller ekspoziciis en la kunvenejo informilojn pri Esperanto,
UEA, la Zamenhof-Jaro, kaj interparolis kun indiĝenoj kaj
NRO-reprezentantoj. Krome, ili esploris pri ebloj organizi paralelan
eventon ĉe UN, okaze de iu simila venonta kunsido.
Legu plu: http://www.linguistic-rights.org/eventoj
<http://www.linguistic-rights.org/eventoj>
/*(revuo Esperanto Septembro paĝoj 176, 250)*/
Kiel Ne-Registara Organizaĵo (NRO) UEA partoprenas la agadojn de UN kaj
UNESKO kaj laboras por lingva justeco en la mondo. Aliĝu nun
https://uea.org/alighoj/alighilo <https://uea.org/alighoj/alighilo>
TEFA venko
Tutmonda Esperanto-Futbala Asocio (TEFA) anoncis, ke la teamo Esperanto
venkis la korean teamon Dongdaemun (1 - 0).
Tio estas la 3-a pokalo Zamenhof kaj la unua venko de la teamo
Esperanto. La futbalmatĉo okazis kadre de la 102-a Universala Kongreso
en Seulo.
/*(/*revuo Esperanto Septembro paĝo 175)*/*/
La 102-a Universala Kongreso en Seulo
1174 homoj el 61 landoj de ĉiuj mondopartoj venis al Seulo, Koreio, por
partopreni la 102-an Universalan Kongreson, en granda kaj agrabla
kongresejo. Estis multaj da ĉarmaj koncertoj preskaŭ ĉiutage.
Gravas mencii pri La Ponto-kunveno (pri unuiĝo de Koreio), kiu okazis en
la Korea Parlamentejo kie ĝia vicprezidanto bonvenigis la
partoprenantojn esperantistajn kaj dum kiu la oficiala lingvo estis
Esperanto!
Kandellumo Verda (la kongresa ĉiutaga kuriero) lumigis la ŝanĝojn kaj
donis gravajn informojn.
La urbestro de Seulo bonvenigis la kongresanojn dum la malfermo kaj
amaso da Esperanto-flagoj estis en kelkaj stratoj ĉirkaŭ la Universitato
de Fremdaj Studoj (HUFS), kie okazis la kongreso.
/*(revuo Esperanto Septembro paĝoj 171-173, 175, 178-179, 186)*/
Multkultura Vilaĝo Esperanto 2017
Aŭguste de 2017, estis realigita la duan fojon Multkultura Vilaĝo
Esperanto dum la granda, fama festivalo Woodstock ĉe la pola/germana
landlimo. Ĝia iniciatinto kaj kunordiganto estas CEM – Centro de
Interkultura Edukado Nowy Sącz. La projekton monsubtenis UEA kaj bonkoruloj.
La 20-persona teamo de mateno ĝis vespero laboris por informi kaj
reklami pri Esperanto. Rikolto povas esti abunda, ĉar kursoj de
Esperanto, gvidataj de Stano Marĉek 3 foje ĉiutage, allogis plenajn
grupojn de entuziasmuloj, kiuj dum duhoraj lecionoj prilaboris po 6-7
lecionojn!
Aldone ni kolektis deklarojn por junaj amikoj de Esperanto kaj samtempe
la subskribojn por Paca Nobel-Premio al la Organizantoj de la Festivalo.
La rezultoj estis – cent deklaroj de Amikoj de Esperanto kaj pli ol 2
mil subskriboj por Nobel-Premio.
/*(revuo Esperanto Oktobro paĝoj 202-203)*/
IIK Bunta kaj amikema mikso inter junuloj
Rekorde granda estis la 46-a Internacia Infana Kongreso (IIK) en
Seulo, kiu okazis paralele kun la Universala Kongreso. Ĝi altiris 66
infanojn kaj adoleskantojn el ok landoj kun 12 diversnaciaj gvidantoj.
El la 66 partoprenantoj, nur 15 venis el Esperanto-familioj kaj 51 el
lernejoj: 4 ĉinaj infanoj el elementa lernejo, Baijangŝuijie, 4 koreaj
infanoj el elementa lernejo, Susong, 7 japanaj adoleskantoj el la rondoj
de la japana religio Oomoto kaj 36 koreaj adoleskantoj el 5 alternativaj
lernejoj.
/*(revuo Esperanto Oktobro paĝo 204)*/
UEA organizas Esperanto-kongresojn, kunordigas landajn kaj fakajn
asociojn en pli 120 landoj. Aliĝu nun https://uea.org/alighoj/alighilo
<https://uea.org/alighoj/alighilo>
UEA pledas por ne-perforto
La 2-an de oktobro, Unuiĝintaj Nacioj invitas la mondon kunsoleni la
Internacian Tagon de Ne-perforto. La Tago celas disvastigi konscion pri
la ne-perforta vojo al solvado de konfliktoj, inspirite de la filozofio
kaj persona ekzemplo de Mahatmo Gandhi, kiu nomis la ne-perforton “la
plej granda potenco je la dispono de la homaro.”
En ĉi tiu tago, Universala Esperanto-Asocio deklaras sian firman
subtenon por la alvoko de UN, kies aktualeco estas konfirmita ĉiutage
per novaĵoj el ĉiuj kontinentoj. La principoj kaj agoj de ne-perforto
respondas al la streboj de la Esperanto-movado, per la disvastigo de
lingvo neŭtrale homa, kultivi pacon, toleremon kaj komprenon tutmonde.
Sekve, UEA kondamnas ajnan formon de perforto, kaj substrekas ke plena
respekto al la homaj rajtoj estas nemalhavebla bazo por la konstruado de
kulturo orientita al paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj.
/*(Gazetara Komuniko de UEA Oktobro N-ro 707)*/
Strategia Forumo pri Orientazia Movado kaj filmfestivalo Teo kaj Amo
La Strategia Forumo pri Orientazia Movado estas organizita de Lee
Jungkee kaj ĝia celo estas kunvenigi gvidajn aktivulojn el Ĉinio,
Japanio, Koreio kaj Mongolio por interŝanĝi ideojn kaj trovi novajn
vojojn por la progresigo de Esperanto en Orienta, Centra kaj Suda Azio.
Estas notinde, ke du universitatoj en Ĉinio (Universitato Kunming-a Arta
Profesia kaj Universitato Laoning) interesiĝas pri fondo de
Esperantocentro en siaj universitatoj.
La festivalo Teo kaj Amo estis tre bona, kun gaja kaj internacieca
etoso. Ĉion gvidis denove Ĝoja (Zhang Ping) el Ĉina Radio Internacia,
kun la subteno de renoma fakulino pri teo-kulturo, profesoro Wang Xufeng.
Novaĵo ĉi-foje estis la aŭspicio de la ĉefurbo de la gubernio Dushan en
la sudo de la provinco Guizhou. Temas pri tre bela monteta regiono kun
kelkaj lokaj indiĝenaj popoloj.
La eventojn partoprenis la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la
estrarano Lee Jungkee.
(/*revuo Esperanto Decembro paĝoj 244-245)*/
Bona etoso, kultura bunto kaj laboremo
Sukcese okazis de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro la 4-a SudAzia
Seminario (SAS 4) en la suda parto de Barato (Hinda Unio), en la urbego
Bengaluro. La seminario logis 54 partoprenantojn.
La malferma ceremonio estis mastrumata de d-ro Giridhar Rao. Salutis
nome de UEA ĝia vic-prezidanto, Stefan MacGill. Temis ne nur pri saluto,
sed ankaŭ agad-proponoj – tiu teksto disiris vaste per EKO-komuniko tuj
post la malfermo. Salutis nome de ILEI ĝia prezidanto, s-ino Mirejo
Grosjean, kiu skizis novajn evoluojn en la laboro de la instruista ligo.
En kvar grupoj oni diskutis kaj katalogis la movadajn fortojn kaj la
problemojn de la regiono; poste la avantaĝojn kaj minacojn de la socio
kaj la rezultojn reraportis al la pleno. La tuton reĝisoris la
vicprezidanto de UEA. La rezulto de tiu analizo disiris al milo da
retadresoj per EKO-komuniko du horojn post la fino de la sesio. Post la
analizo, sekvu ago-proponoj.
/*(revuo Esperanto Decembro paĝo 246)*/
La 47-a Malferma Tago kaj Seminario pri Informado en la Centra
Oficejo
La 47-a Malferma tago okazis la 25-an de novembro, 53 geesperantistoj el
20 landoj partoprenis. Ionel Oneţ raportis pri la plej novaj novaĵoj de
la Libroservo, Roman Dobrzyński faris prelegon pri la temo “Zamenhof en
Varsovio”, la prelego de sinjorino Spomenka Štimec donis fokuson al
Vasilij Eroŝenko, Rakoen Maertens faris raporton pri “Agadoj ĉe Unesko”,
la prelega temo de Amri Wandel estis “Kosmo kaj ni: novaj perspektivoj
de vivo ekstertera” kaj la temo de Marija Belošević estis “Verkaro de
Lucija Borčić”.
La volontulinoj Fériel Djenidi kaj Roxane Romann faris prelegon kun la
temo “Kara Akademio,” kaj “El Brezando ĝis Samarkando”, Hoan Tran
raportis pri la agadoj de TEJO, Nicoleta Enache kaj Hoan Tran raportis
pri detaloj de Varbiloj en kaj pri Esperanto, kaj Lucia Li prezentis la
detalojn pri ĉiutagaj laboroj, radiaj programeroj kaj kolora enhavo de
la retejo de la Esperanta Redakcio de Ĉina Radio Internacia.
La sekvantan tagon okazis Seminario de Informado. Nicoleta pli profunde
diskutis pri kio vere temas «informi », ĝiaj bazaj elementoj kaj pri kio
informanto indas atenti dum la procezo de Informado. Kun fokusiĝo sur
flugfolioj kaj faldfolioj, Roxanne donis al la aŭskultantoj interesan
scion, ke desegno de varbiloj tute ne aspektas tiel simpla, kaj ŝi
prezentis ekzemplojn pri tio kiel etaj desegnaĵoj povas havi grandan
efikon kaj influon sur la legantoj.
Posttagmeze, la dua parto de la Seminario celas ankaŭ neesperantistojn
kaj ideale tiam la CO estis tute malfermita al la publiko.
Vi povas spekti la eventon ĉe:
https://www.youtube.com/user/UEAviva/videos
<https://www.youtube.com/user/UEAviva/videos>
/*(revuo Esperanto Januaro 2018 paĝo 5)*/
AMO restas amase amata tra 2017
Kun sama intenseco kiel en la antaŭa jaro pluiras la trejnprogramo de
UEA. Temas pri Aktivula Maturigo, konata (kaj klare amata) laŭ la
mallongigo AMO. Tra 2016 kaj 2017 okazis statistike unu trejnseminario
ĉiumonate, pro la senĉesa deziro venanta el plej diversaj mondpartoj.
Depost la lanĉo en marto 2014, okazis laŭjare 8, 9, 12 kaj 12
seminarioj, do fine de 2017 okazis jam 41 el ili. En 2017 la programo
atingis kvin novajn landojn: Baraton (Hindan Union), Kartvelion, Korean
Respublikon, Rusion kaj Svislandon. La programo tuj post la lanĉo
atingis ekstreman geografian varion: la unuaj kvar seminarioj okazis en
Eŭropo, Norda Ameriko, Suda Ameriko kaj Azio.
Spite la malfacilan financan situacion de UEA, la programo pri trejnado
eniras sian kvaran jaron kun fido pri senĉesa deziro je seminarioj, kun
promeso de pliaj novaj landoj, mondpartoj kaj temo – la jaro 2018 devos
enhavi la kvindekan seminarion.
/*(revuo Esperanto Januaro 2018 paĝoj 6,7)*/
Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a
Ĝenerala Konferenco de Unesko
La 6-an de novembro 2017, reprezentanto de UEA faris triminutan
paroladon antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta
mondo, en la plena sesio de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko,
okazanta ĉe la sidejo de Unesko en Parizo. Nur dudeko da internaciaj
neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj) ricevis tian lokon en la tagordo.
La voĉo kaj la vizaĝo de UEA estis tiuj de Rakoen Maertens, juna
aktivulo el Belgio kaj komisiito de TEJO pri agado ĉe Unesko, kiu jam
akiris spertojn pri eksteraj rilatoj en pluraj internaciaj aranĝoj
inkluzive, de NRO-Forumo de Unesko okazinta pasintmaje en Riado, Sauda
Arabio. Subtenanta lin estis teamo konsistanta el Renée Triolle,
François Lo Jacomo, Barbara Despiney, Didier Loison kaj Gilles Tabard.
Eblas spekti la paroladon ĉe https://youtu.be/BhyjClzFi3I
<https://youtu.be/BhyjClzFi3I>
/*(revuo Esperanto Januaro 2018 paĝoj 10-13)*/
Unesko subtenis la klimakson de la Zamenhof-jaro
En la 11-a de decembro okazis la konferenco “Tutmondiĝo, Interreto,
Unesko-Kuriero”, kun la subtemo “Kiel statas Esperanto 100 jarojn post
la morto de Zamenhof?” en la monda sidejo de Unesko en Parizo en ĝia
plej granda festo-salono.
En la malferma ceremonio unue salutis la estrino de la pola delegacio al
Unesko, s-ino Krystyna Żurek, sekvate de Maryse Wanda Zaleski- Zamenhof,
la pranepino de L.L. Zamenhof, kaj s-ro Frank La Rue, la Asista
Direktoro de Unesko por Komunikado kaj Informado.
Fine salutis Stefan MacGill nome de UEA. La programon prezidis s-ino
Renée Triolle kaj la tuto estis simultane interpretita inter Esperanto
kaj la angla kaj la franca.
Okazis ankaŭ aliaj gravaj paroladoj; Sebastien Moret: “Kial Esperanto
venkis”. Jean-Claude Lescure: “Esperanto fronte al tutmondiĝo”.
Guilherme Fians: “Esperanto nuntempe kaj fronte al sia estonto: komunumo
kaj siaj komunikiloj”. Chuck Smith: “La modernaj komunikiloj serve al
Esperanto”. Trezoro Huang Yinbao: “La Unesko-Kuriero en Esperanto”.
Giorgio Novello: “Ĉu nova lingvo por Unesko?”
Por profiti la fluon de esperantistoj el diversaj landoj,
Espéranto-France kaj UEA kune organizis en la antaŭa tago la 41-an
AMO-seminarion, kiu unuafoje traktis temon pri la eksteraj rilatoj de
UEA, unuavice la rilatoj kun Unesko. En la tago post la konferenco
okazis tre pozitiva kunsido inter Esperanta delegacio kaj la
ĉefredaktorino de la Unesko-Kuriero, kiu bonvenigis la ekaperon de la
Kuriero en Esperanto.
Entute, valora rekono de Unesko pri la aktiveco kaj lojaleco de la
esperantistaro en la antaŭenigo de la celaro kaj principoj, kiujn
dividas UEA kaj Unesko.
/*(revuo Esperanto Februaro 2018 paĝoj 37-39)*/
UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de
Unuiĝintaj Nacioj
La 24-an de majo la reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, d-ro
Humphrey Tonkin, prelegis ĉe la Tradukaj Servoj de UN pri “La Graveco de
Lingvoj en la Tagordo de UN”. Lia prelego emfazis, ke la oficistoj de
UN, ekster la lingvaj servoj, emas subtaksi la gravecon de lingvoj ne
nur ene de la strukturoj de UN sed ankaŭ en la programo de internacia
evoluigo.
Li atentigis pri la fakto, ke lingvoj entute ne menciiĝas inter la 17
Celoj por Daŭripova Evoluigo, nek inter la 169 “celtabuloj” kiuj
akompanas ilin.
Aliflanke, li notis, ke en UN kreskas la interesiĝo pri multlingvismo.
En majo, rezolucio de la Ĝenerala Asembleo kreis novan Internacian Tagon
de Tradukado, kiun oni festos ĉiujare la 30-an de septembro; kaj nova
rezolucio pri multlingvismo, akceptita de la Ĝenerala Asembleo kaj
baldaŭ aperonta en sia fina formo, emfazas la gravecon de dialogo en la
daŭrigeblo de la agado de UN, kaj atentigas pri la valoro de scipovo kaj
utiligo ankaŭ de lokaj lingvoj, aldone al la ses oficialaj lingvoj de la
Ĝenerala Asembleo.
D-ro Tonkin estis invitita kiel fakulo pri lingvaj demandoj – rekono
samtempe de la rolo de UEA en la stimulado de serioza kaj realisma
debatado pri la lingva politiko de UN, kaj de nur flanka pritrakto de la
pretendoj specife de Esperanto.
/*(revuo Esperanto Decembro paĝo 250)*/
(Re)Aliĝu al UEA: https://uea.org/alighoj/alighilo