Fwd: [N-ro 736] UEA elektigxis en gvidan neregistaran grupon cxe Unuigxintaj Nacioj

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 26 May 2018 14:16:08 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=bF7GbqVSFKXnqRhqJ7nTd+0tnQ93GvWfqu301Xa0FjNA@mail.gmail.com>
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 736
2018-05-25
=================================================================

UEA ELEKTIGHIS EN GVIDAN NEREGISTARAN GRUPON CHE UNUIGHINTAJ NACIOJ

Rezulte de diplomatiaj elpashoj en Novjorko kaj Ghenevo, UEA elektighis por
trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de
neregistaraj organizoj che Unuighintaj Nacioj, konata per la mallongigo
CoNGO (pron. "kongo")

Pli formale "La Konferenco de NRO-oj en Konsultaj Rilatoj kun UN", CoNGO
funkcias kiel tegmenta asocio por pli ol 500 organizoj kiuj tenas
konsultajn rilatojn kun ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de
Unuighintaj Nacioj. La celo de CoNGO estas faciligi la partoprenon de NROj
en la UN-sistemo kaj kunlabori kun UN por komunaj celoj, ekzemple la Celoj
por Dauripova Evoluigo.

UEA jam delonge estas membro de CoNGO kaj partoprenas en ties kunvenoj kaj
laborgrupoj. Lastatempe ghi aparte aktivas en du komitatoj de CoNGO, pri
paco (Vieno) kaj pri edukado (Novjorko), kaj krome akiris bonan reputacion
en Ghenevo pro siaj intervenoj en diskutoj pri homaj rajtoj. Surbaze de tiu
longdaura kunlaboro, dum sia marta jarkunveno en Ghenevo la membroj de
CoNGO elektis UEA al sia estraro por la periodo 2018-2021.

Kiel estrarano de CoNGO, UEA kunlaboras kun 17 aliaj grandaj internaciaj
NROj, sub la gvido de prezidanto Liberato Bautista, kiu laboras en
Novjorko. Inter aliaj asocioj-estraranoj troivghas Soka Gakkai Internacia,
la Internacia Alianco de Virinoj, Soroptimist International, Internacia
Humanista kaj Etika Unio, kaj Internacia Unio de Psikologia Scienco. La
estraro kunvenas rotacie en Novjorko, Ghenevo kaj Vieno, kie UEA estas
reprezentata de, respektive, prof. Humphrey Tonkin, Stefano Keller, kaj
prof. Hans-Michael Maitzen.

"Kunlaboro kun aliaj internaciaj asocioj estas grava elemento en la
strategio de UEA pri Konsciigo," komentas d-ro Mark Fettes, la Prezidanto
de UEA. "Tio gajnas por ni amikojn, donas okazojn por trejni niajn
aktivulojn, kaj malfermas pordojn al komunaj projektoj en kiuj Esperanto
ludas gravan rolon. Mi gratulas niajn reprezentantojn, ke ili tiel bone
preparis la vojon al chi tiu signifoplena atingo. Ni energie plukonstruos
sur ghi!"
                       * * * * *





-- 

*~~~**Renato Corsetti, [email protected]
<[email protected]>  *